dcsimg

Barbuda parulio ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La Barbuda parulio (Dendroica subita) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.

Ĝi estas monotipa specio kaj endemia de la insulo de Barbudo en Antigvo-Barbudo. Ties natura habitato estas tropika seka arbustaro ĉe humidaj areoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Tiu specio estis iam konsiderata kiel subspecio de la Adelajda parulio, Dendroica adelaidae kiu siavice estis origine konsiderata sola specio, D. adelaidae, kun tri populacioj en Barbudo (338 km el Puerto-Riko), Puerto-Riko kaj Insulo Sankta Lucio (563 km el PR) sed neniu populacio en intermezaj insuloj. Ĉiu de tiuj iamaj populacioj estis konsiderata kiel subspecio, D.a. subita, D.a. adelaidae kaj D.a. delicata respektive. Tiuj subspecioj estis poste en 2000 suprenigitaj al rango de specio fare de la AOU kiel la Barbuda parulio (Dendroica subita), la Sanktalucia parulio (Dendroica delicata) kaj la Adelajda parulio.[1]

La Barbuda parulio havas grizajn suprajn partojn kun blueca aŭ bruneca nuancoj kaj flavaj subaj partoj kaj blankecaj subpugo kaj subvosto. La specio havas flavan superokulan strion kaj flavan subokulan makuleton kiel duonluno aŭ duonokulringo pli larĝan ol ĉe aliaj samgenranoj; same estas du griznigrecaj strioj nome unu traokula kaj alia subokula ĉirkaŭ la flava subokula makulo. En flugiloj videblas du blankaj flugilstrioj kaj blankaj bordoj en flugilplumoj. La beko estas rekta kaj pintakra.

Notoj

  1. Staicer, Cynthia A. (October 1996). “Acoustical features of song categories of the Adelaide's Warbler (Dendroica adelaidae)”, The Auk 113 (4), p. 771–783.

Referencoj

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Barbuda parulio: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La Barbuda parulio (Dendroica subita) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.

Ĝi estas monotipa specio kaj endemia de la insulo de Barbudo en Antigvo-Barbudo. Ties natura habitato estas tropika seka arbustaro ĉe humidaj areoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Tiu specio estis iam konsiderata kiel subspecio de la Adelajda parulio, Dendroica adelaidae kiu siavice estis origine konsiderata sola specio, D. adelaidae, kun tri populacioj en Barbudo (338 km el Puerto-Riko), Puerto-Riko kaj Insulo Sankta Lucio (563 km el PR) sed neniu populacio en intermezaj insuloj. Ĉiu de tiuj iamaj populacioj estis konsiderata kiel subspecio, D.a. subita, D.a. adelaidae kaj D.a. delicata respektive. Tiuj subspecioj estis poste en 2000 suprenigitaj al rango de specio fare de la AOU kiel la Barbuda parulio (Dendroica subita), la Sanktalucia parulio (Dendroica delicata) kaj la Adelajda parulio.