dcsimg

Myrciaria cauliflora ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Myrciaria cauliflorajabotikabo[1] (ĵabutikabo[2]) estas planto el la familio Mirtacoj (Myrtaceae). Ĝi estas unu el la plej okulfrapaj fruktarboj el la tropikoj. La trunko kaj la branĉoj de la radikoj ĝis la krono povas esti kovrataj de malgrandaj trunkfloradaj, blankaj floroj kaj poste beroj. La arboj portas fruktojn ekde la aĝo de ok ĝis dek kvin jaroj.

Ĝi estas ĝis 12 m alta ĉiamverda arbedeca arbo kun ege disbranĉita, larĝa krono kaj skvama arboŝelo. La junaj folioj kaj branĉoj estas haraj. La kontraŭsidaj folioj estas ledaj, brile malhelverdaj, glatrandaj, ovalaj, 1,5-10 × 1-2 cm grandaj kaj sidas sur mallongaj haraj folitigoj. La floroj kreskas unuope aŭ grupe sur mallongaj kaj dikaj branĉoj ĉe la malnova ligno. La floroj havas malgrandajn, blankajn sepalojn kaj unu 5 mm longan petalon kaj ĉ. 60 4 mm longajn anterojn.

La fruktoj estas rondaj aŭ ovalaj, 1,5-4 cm grandaj beroj. En matura stato ili estas violaj ĝis nigraj-violaj beroj. La sepaloj restas ĉe la frukto. La fruktokarno mola, sukoriĉa trece blanka aŭ ruĝeta. Ĝi gustas dolĉe kelktempe acida. La beroj enhavas unu ĝis kvin semojn, kiuj longas ĝis 1,2 cm.

En Sudafriko la fruktoj estas konsumataj freŝe. Oni povas fari el ili ĵeleon kaj marmeladon. En Brazilo estas farataj el la fruktoj suko kaj fruktvino.

La jabotikabo estas indiĝena en Bolivio, Paragvajo, sudorienta Brazilo kaj nordorienta Argentino. Ĝi kreskas tie de la marnivelo ĝis alteco de ĉ. 1000 m en la tropikoj.

Similaj specioj, kiuj estas konataj malpli, estas Myrciaria jaboticaba, Myrciaria trunciflora kaj Myrciaria tenella. Tiuj specioj havas ankaŭ nomon jabotikabo. Ankaŭ ekzistas hibridoj el la tri specioj.

 src=
Fruktoj

Literaturo

Referencoj

  1. Sara Larbar, Karuseloj, p. 49 (senkopirajte kaj senpage elŝutebla, PDF, 135 pp),1987, originala romano en Esperanto, dediĉita al la denaskaj Esperanto-parolantoj.
  2. Laŭ Reta Vortaro
licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Myrciaria cauliflora: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Myrciaria cauliflora aŭ jabotikabo (ĵabutikabo) estas planto el la familio Mirtacoj (Myrtaceae). Ĝi estas unu el la plej okulfrapaj fruktarboj el la tropikoj. La trunko kaj la branĉoj de la radikoj ĝis la krono povas esti kovrataj de malgrandaj trunkfloradaj, blankaj floroj kaj poste beroj. La arboj portas fruktojn ekde la aĝo de ok ĝis dek kvin jaroj.

 src= Fruktoj
licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO