La ŝitako[1] (Lentinula edodes) estas manĝebla fungo, kiu de nature troviĝas en Ĉinio kaj Japanio. La fungo estas multuzata en la azia kuirarto.
Ĝi kreskas sur lignospecoj kiaj kverko, fago, kastaneo kaj juglando. La fungo akiras, per sekigado. ankoraŭ pli bonan guston kaj apartenas al la plej multekostaj fungoj aĉeteblaj en nutraĵovendejoj. En la Fora Oriento ĝi jam dum jarcentoj estas kultivata kaj ege aprezata speciale pro ĝia kuraca efiko.
La nomo ŝitako venas de la japana vorto 椎茸 (shiitake) aŭskultu kun la signifo: fungo (= 'take') kiu kreskas sur la pintfolia kastanopso (Castanopsis cuspidata) (= 'shii'). La fungo havas helbrunan ĝis malhelbrunan ĉapelon. La lamenoj estas fiksitaj al la trunketo kaj iomete deklivaj. La trunketo plejofte estas en la mezo, sed kelkfoje ĝi povas kreski nesimetrie. Ĉe junaj fungoj la rando de la ĉapelo estas ruliĝinta internen. La surfaco de la ĉapelo plejofte estas iom flokeca. La fungo estas tre proteinriĉa kaj enhavas vitaminojn B kaj C. Ĝi ankaŭ malplialtigas sangopremon kaj kolesterolon .
La ŝitako (Lentinula edodes) estas manĝebla fungo, kiu de nature troviĝas en Ĉinio kaj Japanio. La fungo estas multuzata en la azia kuirarto.