dcsimg

Jambuo ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

Jambuo (Acmella oleracea) estas plantspecio el la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Pro la doloranestezia efiko la planto nomiĝas en la angla toothache plant („dentdolora planto“), pro la formo de la florkapitulo ĝi ankaŭ nomiĝas eyeball plant („okulgloba planto“). Ankaŭ pro la formo de la florkapitulo ĝi nomiĝas en la germana „Husarenknopf“ (huzara butono). Alia nomo estas seĉuna butono.

Minimume du pliaj specioj de la genro Acmella (A. ciliata, A. brachyglossa) nomiĝas ankaŭ „jambuo“, sed ili ne havas grandan signifon.

Priskribo

Acmella oleracea estas unujara, herba planto. La folioj estas simplaj kaj havas noĉitan folirandon. La planto formas kapitulon. La fruktoj estas akenoj. La specio ne toleras froston.

Uzado

Kuiritaj folioj de jambuo estas uzataj por diversaj tradiciaj manĝaĵojen la nordo de Brazilo, ekzemple Pato no Tucupí (anaso kaj jambulegomo), kulinara specialaĵo en la regiono Belém. Jambuaj folioj efikas sur la lango pikpike.

La folioj efikas kontraŭinflame; la kontraŭbakteria efekto neniam povas esti pruvita.[1] En la popola medicino la planto estas uzata kontraŭ reŭmatismo, artrito, gingivito kaj haŭtomikozoj. Post la maĉado de krudaj folioj sur la lango eksentiĝas eferveskla sento.

Bildoj

Jambuo (jen la speciio Acmella ciliata (KUNTH) CASS.) de foiro en Bragança, norda Brazilo:

Referencoj

  1. Holetz, F. B.; Pessini, G. L.; Sanches, N. R.; Cortez, D. A. G.; Nakamura, C. V.; Dias Filho, B. P.: Screening of some plants used in the Brazilian folk medicine for the treatment of infectious diseases. Mem. Inst. Oswaldo Cruz, Rio de Janeiro, Vol. 97(7): 1027-1031, 2002 (PDF)

lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO

Jambuo: Brief Summary ( Esperanto )