dcsimg

Kvilo ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

Kvilo (Chusquea quila) (hispane : quila) estas neotropisa multjara bambuo kiu vegetas en la humidaj mezvarmaj arbaroj de Ĉilio kaj Argentino, la Valdiviaj moderaj pluvarbaroj.

Kontraste al plejmultaj bambuoj, ĝi konstituas densan, grimpantan aŭ malsuprenpendantan arbedon. Ĝiaj superteraj kulmoj estas nekavaj, malsimile al la plej multaj bambuoj, kiuj havas kavajn kulmojn. La kvilo estas la sola gastiganto kiu simbioze vivas kun la manĝebla fungo "ĉanglo" (Ramaria spp.).

Chusquea quila povas formi homogenajn arbarerojn, hispane nomataj quilantales, kvilaroj. Tiuj ĉi okupas la tutan subarbaraĵon.

lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO