La Deraniĝagala mezoplodo aŭ Deraniĝagala bekobaleno (Mesoplodon hotaula) estas specio de mezoploda baleno.[1]
La Deraniĝagala mezoplodo estis iam sinonima kun la Ginkodenta baleno (Mesoplodon ginkgodens), ĝis kelkaj studoj konfirmis, ke la M. hotaula estis genetike diferencaj el M. ginkgodens. Kiel ĉe ĉiuj bekobalenoj, la Deraniĝagala mezoplodo estas konata nur pere de surstrandigitaj individuoj, nome sep. La unua surstrandigo okazis en Srilanko, sed ĝi estis false identigita kiel Ginkodenta mezoplodo fare de Moore kaj Gilmore, 1965. Ambaŭ specioj estis disigitaj pro ĵusa analizo pere de DNA fare de variaj organizoj en la 2000-aj jaroj. Oni trovis, ke genetika variaĵo (Dα) de la citokromo b inter la Deraniĝagala mezoplodo kaj la Ginkodenta mezoplodo estis 8.2% ± 1.79%, dum la genetika variado gamas el inter 5.5% al 16.6% en aliaj specioj de Mesoplodon (nome ju pli malgranda procento, des malpli da genetikaj diferencoj inter ambaŭ specioj). Ĝi estis unuafoje agnoskita de Paules Edward Pieris Deraniyagala en 1963 kaj estis sekve nomita laŭ li.[2][3]
Oni konas la specion de la Deraniĝagala mezoplodo el nur sep individuoj kiuj surstrandiĝis en variaj insuloj en la Hinda kaj Sud-pacifika Oceanoj: Sejŝeloj, Maldivoj, Srilanko, Gilbertoj, Kiribati kaj Liniaj Insuloj. Oni supozis, ke kiel ĉe la Trubeka zifio, ili vivas en insulaj populacioj (izolataj komunumoj).[4]
Kiel ĉe aliaj mezoplodaj balenoj, oni supozas, ke la Deraniĝagala mezoplodo manĝas ĉefe profundmarajn kalamarojn kaj fiŝojn.
La Deraniĝagala mezoplodo aŭ Deraniĝagala bekobaleno (Mesoplodon hotaula) estas specio de mezoploda baleno.