La Nigra enanto, Oenanthe leucura, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas, kiel sugestas la nomo, la plej nigra el la enantoj.
La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]. La latina specifa scienca nomo O. leucura devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka signife “leŭkos” por “blanka” kaj “uros” por “vosto”, kio prave markas la specifecon de tiu specio tute nigra kun blanko nur en vosto. Tiele ankaŭ la nomo en Esperanto kongruas kun tiu ideo kvankam ne plene koincidas, ĉar estus pli precize Blankavosta enanto.
La masklo de tiu palearktisa specio estas tute nigra escepte la blankaj pugo kaj ĉefe vosto. La ino estas simila, sed malhelbruna anstataŭ nigra. Ankaŭ beko kaj kruroj estas nigraj.
La simila Blankakrona enanto, Oenanthe leucopyga, reproduktiĝas ankaŭ en la afrika parto de la teritorio de la Nigra enanto, sed tiu ĉi havas nigran renversitan T en la blanka vosto kiel multaj aliaj enantospecioj, dum la Blankakrona enanto havas nur nigran centron en vosto. Krome la Nigra enanto neniam havas blankan kronon, sed ankaŭ junuloj de la Blankakrona enanto ne havas tiun econ.
Tiu granda 16-18 cm longa enanto reproduktiĝas en klifoj kaj rokaj deklivoj en okcidenta Nordafriko kaj Iberio. Ili estas loĝantaj birdoj kaj nestumas en rokfendoj; la ino demetas 3-6 ovojn.
La manĝo de tiu enanto estas precipe insektoj. Ili havas laŭtan turdecan kanton.
La Nigra enanto, Oenanthe leucura, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas, kiel sugestas la nomo, la plej nigra el la enantoj.
La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj. Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.. La latina specifa scienca nomo O. leucura devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka signife “leŭkos” por “blanka” kaj “uros” por “vosto”, kio prave markas la specifecon de tiu specio tute nigra kun blanko nur en vosto. Tiele ankaŭ la nomo en Esperanto kongruas kun tiu ideo kvankam ne plene koincidas, ĉar estus pli precize Blankavosta enanto.