La Ornamtinamo (Nothoprocta ornata) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en altaltitudaj herbejoj kaj sekaj arbustaroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de okcidentcentra Sudameriko.[3]
Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭo aŭ vosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[4] La specinomo ornata originis el la latina vorto por ornamito do alude al la bunta bildo ĉefe de dorso.
Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]
La Kalinovskia tinamo Nothoprocta kalinowskii estis konsiderata separata specio sed plia priserxado klasigis ĝin kiel juna sinonimo de Nothoprocta ornata branickii, kaj la SACC akceptis tion la 14an de Februaro 2007.[6]
La Ornamtinamo havas tri subspeciojn kiuj estas la jenaj:
La Ornamtinamo estas proksimume 32 cm longa. Ties supraj partoj estas brunecgrizaj marke per nigra kaj sablokolora; ĝi estas flavec-sablokolora sube kun pli malhela strieco. Ties kapo kaj kolo estas sablokoloraj kun elstaraj nigraj punktoj, ties beko estas svelta kaj kurbeca, kaj ties kruroj estas ĉu flavaj ĉu grizaj.
Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Nigrakapa tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[5]
Tiu specio estas indiĝena kaj loĝanta en punao de centra Peruo en Andoj de sudorienta Peruo, plej norda Ĉilio, nordokcidenta Argentino kaj okcidenta Bolivio[3]
La Ornamtinamo loĝas en altaltitudaj herbejoj kaj en arbustaroj, kaj de altaj kaj de malaltaj altitudoj, kaj ĝi estas montranta kelkan sukceson loĝi ĉe farma tereno. Ili preferas altojn de 3,450 al 4,700 m.[7]
La IUCN listigis tiun specioj kiel Malplej Zorgiga,[8] kun loĝa teritorio de 740,000 km².[7]
La Ornamtinamo (Nothoprocta ornata) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en altaltitudaj herbejoj kaj sekaj arbustaroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de okcidentcentra Sudameriko.