La Madagaskara serpentaglo (Eutriorchis astur) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Eutriorchis. Ĝi estas endemia de Madagaskaro.[1]
Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
La Madagaskara serpentaglo estas mezgranda rabobirdo kun longa rondoforma vosto kaj mallongaj rondoformaj flugiloj.[2] Ĝi estas malhelgriza en dorso kaj helgriza en ventro, brusto kaj gorĝo.[2] Malhelaj strioj kovras la birdan korpon. Ĝi havas flavajn okulojn, akran hokoforman bekon kaj fortaj ungoj.[2]
Tiu birdo loĝas en densaj, humidaj, kaj larĝafoliaj ĉiamverdaj arbaroj de nordorienta kaj orientacentra Madagaskaro. Ĝi rare iras super 550 m.[2]
Tiu serpentaglo estas dumtaga. Ili manĝas serpentojn, lacertojn kaj ranojn, kiujn ili ĉasas el altaj ripozejoj, el kiuj ili saltas sur la predojn, kiujn ili kaptas per ungoj.[2]
Tiu afrotropisa specio estis supozata formortinta, kaj la lasta konfirmata vidaĵo el 1930.[2] Tamen vidaĵoj de 1977 kaj 1988 kondukis al espero por la remalkovro de la specio.[2] Ĝi estis remalkovrata en 1993 fare de la Peregrine Fund.
La specio estis minacata pro la detruo de ties specializata biotopo kaj havas supozeble malaltan indicon de reproduktado.[2]
La prefikso eu- estas greka por "bona". Triorchis estas latinigo (Plinio la Maljuna)[3] de la greka triórkhēs (τριόρχης), kiun Aristotelo kaj Teofrasto uzis por tipo de akcipitro, eble por la Komuna buteo. La greka vorto signifas "kiu havas tri testikojn".[4] Tiu erara koncepto de anatomio konektas kun la facila miskompreno de la birda surrena glando kiel testiko.[5]
Astur estas latina por tipo de akcipitro.[6]
La Madagaskara serpentaglo (Eutriorchis astur) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Eutriorchis. Ĝi estas endemia de Madagaskaro.
Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.