dcsimg

Flavabrusta ikterio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供
Kiel legi la taksonomion
Flavabrusta ikterio Flavabrusta ikterio
Flavabrusta ikterio

La IkterioFlavabrusta ikterio (Icteria virens) estas granda kantobirdo, iam konsiderata la plej netipa membro de la familio de Paruliedoj, kvankam lastatempe oni supozas, ke fakte ĝi ne apartenas tie. Ties situo ne estas definitive solvita: eble al la Traŭpedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Icteria.

Ĝi troviĝas en Nordameriko, el sudaj ebenaĵoj de Kanado al centra Meksiko somere, kaj tiuj birdoj kutime migras al Meksiko kaj Centrameriko, kvankam kelkaj el ties nombroj povas vintreresti en marbordaj areoj.

La Flavabrusta ikterio estas rimarkinde pli granda ol ĉiuj aliaj parulioj, atingante longon de 19 cm kaj enverguron de 24,8 cm. Tiu birdo havas olivecajn suprajn partojn kun blanka ventro kaj tre flavaj gorĝareo kaj brusto, kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie “virens” signifas “flava”, dum “Icteria” aludas ankaŭ al tiu sama koloro, de kiu vorto devenas la malsano iktero; ĝi havas ankaŭ longan voston, dikan ĉebaze fortikan nigrecan bekon, blankajn okulringojn duondividitajn de malhelgriza traokula strio, kaj ankaŭ malhelgrizajn krurojn. La vangoj estas malhelgrizaj kun blueca al ardeza nuanco. Kiel ĉe kelkaj paruliedoj estas blanka superokula strio kiu komencas larĝe el la supra bekobazo (simile al “larmomakuloj”) kaj kuniĝas al la supra duono de la okultingo kie finiĝas.

La reprodukta biotopo de tiu nearktisa specio estas densaj, arbustaraj areoj kaj heĝoj. La nestoj de tiuj birdoj estas tasformaj, kaj estas situaj en densaj arbustoj. Tiuj birdoj manĝas insektojn kaj berojn, kaj manĝas en densa vegetaĵaro, eventuale kaptante manĝerojn per piedoj.

La kanto de tiu birdo estas stranga kaj varia miksaĵo de klukoj, fajfoj kaj kornosonoj. La alvokoj estas akraj ĉak'oj. Malkiel ĉe plej parto de aliaj paruliedoj, oni scias, ke tii specio imitas la alvokojn de aliaj birdoj. Tiu birdo estas iom sekretema, sed kutime kantas el elstaraj lokoj.

Flavabrustaj ikterioj malpliiĝas en orienta Nordameriko pro habitatoperdo, kiu estas kaŭzata ĉefe de senarbarigo kaj urba disvolviĝo. Tiu specio estas partikulare vundebla pro nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro kiu profitas el la arbarfragmentado de orientaj arbaroj kiu etendigis sian teritorion dum la lasta jarcento.

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Flavabrusta ikterio: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供
Kiel legi la taksonomionFlavabrusta ikterio Flavabrusta ikterio
Flavabrusta ikterio

La Ikterio aŭ Flavabrusta ikterio (Icteria virens) estas granda kantobirdo, iam konsiderata la plej netipa membro de la familio de Paruliedoj, kvankam lastatempe oni supozas, ke fakte ĝi ne apartenas tie. Ties situo ne estas definitive solvita: eble al la Traŭpedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Icteria.