dcsimg

Amarilidacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Amarilidacoj - latine Amaryllidaceae - estas familio de plantoj el la ordo de Asparagaloj. Inter la genroj de la familio estas inter alie amarilidoj, kiuj donis sian nomon al la tuta familio, la narcisoj kaj la neĝboruloj (aŭ galantoj).

Entute la familio ampleksas proksimume 60 genroj kaj pli ol 800 specioj, kiuj estas nature disvastiĝantaj aparte en pli varmaj klimataj zonoj kaj kreskas preskaŭ tutmonde.

 src=
ilustraĵo de Nerine sarniensis

La nomo venas genro Amaryllis. Tiu nomo venas de la ŝafistino el la Eclogae de Vergilo.

Priskribo

Temas pri multjaraj herbaj plantoj. Ili estas malofte ĉiamverdaj ; plej ofte la geofitoj formas bulboj, aŭ kelkfoje rizomoj, kiel rezervorganoj. La alterne starantaj, spiralaj aŭ duvice ordigitaj folioj staras baze aŭ laŭ la tigo. La paralelnervaj folioj havas tigojn au ne. La simplaj foliplatoj estas liniilaj aŭ lancetaj. La folirando estas glata.

La floroj staras unuope aŭ plej ofte en cimaj, umbelaj aŭ kapformaj floraroj kune. Ekzistas ofte du, malofte eĉ ok brakteoj. La duseksaj, trinombraj floroj estas radisimetriajunusimetriaj. La ses involukraj folioj estas samaj (tepalo); ili staras liberaj aŭ estas kunkreskintaj. Ili koloro povas esti varia: verda, blanka, kremkolora, flava, ruĝa, purpura aŭ bruna, sed ne blua. Ofte ekzistas interna kaliko. Ekzistas preskaŭ ĉiam du, malofte nur unu aŭ pluraj stamencirkloj kun por tri stamenoj; ili estas inter si liberaj aŭ kunkreskintaj. Ili ankaŭ povas esti kunkreskintaj kun la perigonio. La tri karpeloj estas kunkreskintaj al hipogina (malofte epigina), sinkarpa ovario. Ekzistas unu aŭ tri pistiloj, kiuj finiĝas al butonsimila aŭ triloban stigmon. La nektarsekretaĵo okazas depende de la tribo perla involukraj folioj (Galanthieae) aŭ kiel flankaj nektarioj de la ovario La plantoj formas trifakajn kapsulfruktojnberojn. La semoj havas flugilojn aŭ ne, ili ofte havas fitomelanoj kaj tiam nigraj, malofte verdaj aŭ ruĝaj. La semoj enhavas oleojn, sed ne amelon.

Karakteriza enhavosubstanco estas la alkaloido fenantridino,

Sistematiko

La rezultoj de molekulgenetikaj esploroj en la lastaj dek jaroj estas grandparte nova divido de la plantoj el la ordo de la Asparagaloj (Asparagales).[1] La familio de la Amarilidaceoj J.ST.-HIL. estis plivastigata je taksonoj de la iama familio de la Agapantacoj kaj Aliacoj (Alliaceae). La familio Amaryllidaceae estis unua publikigita sub la nomo „Amaryllydeae“ 1805 fare de Jaume Saint-Hilaire en Exposition des Familles Naturelles, 1, 134. Eblus ankaŭ alia nomo por la familio, ĉar laŭ la regulo de la prioritato de la Internacia kodo de la botanika nomenklaturo la nomo Alliaceae BATSCH EX BORKH. preferindus, kiu jam en 1797 en Botanisches Wörterbuch, 1, 15 estis publikigita kaj Amaryllidaceae J.ST.-HIL. nur jam aperis en 1805. Ĉe familiaj nomoj ekzistas la eblecon. sinonimoj por Amaryllidaceae J.ST.-HIL. estas: Agapanthaceae F.VOIGT, Alliaceae BATSCH EX BORKH., Brunsvigiaceae HORAN., Cyrtanthaceae SALISB., Galanthaceae G.MEY., Gethyllidaceae RAF., Haemanthaceae SALISB., Leucojaceae BATSCH EX BORKH., Oporanthaceae SALISB., Pancratiaceae HORAN., Strumariaceae SALISB., Zephyranthaceae SALISB.

Al la familio Amarilidacoj s.l. apartenas hodiaŭ tri subfamilioj kun ĉirkaŭ 73 genroj kaj ĉirkaŭ 1600 specioj:

  • Amaryllidoideae BURNETT: kun 14 triboj kaj ĉirkaŭ 59 ĝis 67 genroj kaj ĉirkaŭ 800 specioj.
  • Agapanthoideae ENDL.: kun nur unu genro:
  • Alioidoj (Allioideae HERB.): kun tri triboj kaj ĉirkaŭ 13 genroj kaj ĉirkaŭ 800 specioj.

Fontoj

  • Mark W. Chase, James L. Reveal & Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae., In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 161, Issue 2, 2009, S. 132-136. (Abschnitt Systematik)
  • Die Familie der Amaryllidaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik) Zur Bearbeitung des Artikels zuletzt eingesehen im Januar 2010

Referencoj

  1. Angiosperm Phylogeny Group: An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 161, Issue 2, 2009, S. 105-121.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Amarilidacoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Amarilidacoj - latine Amaryllidaceae - estas familio de plantoj el la ordo de Asparagaloj. Inter la genroj de la familio estas inter alie amarilidoj, kiuj donis sian nomon al la tuta familio, la narcisoj kaj la neĝboruloj (aŭ galantoj).

 src= neĝboruloj

Entute la familio ampleksas proksimume 60 genroj kaj pli ol 800 specioj, kiuj estas nature disvastiĝantaj aparte en pli varmaj klimataj zonoj kaj kreskas preskaŭ tutmonde.

 src= ilustraĵo de Nerine sarniensis

La nomo venas genro Amaryllis. Tiu nomo venas de la ŝafistino el la Eclogae de Vergilo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO