dcsimg

Norda lisodelfo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Norda lisodelfolisodelfo nigradorsa (Lissodelphis borealis) estas specio malgranda, svelta kaj sen dorsa naĝilo de mara mamuloj kiuj troviĝas en la Norda Pacifika Oceano. Ili veturas laŭ grupoj de ĝis 2000, ofte kun aliaj cetacoj, en profundaj akvoj de la Norda Pacifiko. Tiu delfeno estas unu de du specioj de Lisodelfoj, la alia troviĝas en pli malvarmaj oceanoj de la Suda Hemisfero.

 src=
Lisodelfoj nigradorsaj.

La specio estis por la unua foje publikigita de Titian Ramsay Peale en 1848. La genro Lissodelphis, estas metita en la familio de Delfenedoj, nome oceania delfena familio de cetacoj.[1] La nomo de la genro estas derivita el la greka lisso, milda, kaj delfis. La specia epiteto borealis indikas la nordhemisferan distribuadon. Komunaj nomoj de la specio estas norda balendelfeno, serpenta porkoceto kaj Pacifika balenporkoceto.[2][3]

Ambaŭ specioj de la genro estas referencataj ankaŭ per la nomo "veraj balendelfenoj", nomo derivita el la veraj balenoj (Eubalaena) kiuj same ne havas dorsan naĝilon.[4][5]

Notoj

  1. "Lissodelphis peronii (Lacépède, 1804)". Integrata Taksonomia Informa Sistemo. Alirita la 15an de Novembro 2018.
  2. "Lissodelphis borealis (Peale, 1848)". discoverlife.org. Smithsonian Institution. Alirita la 15an de Novembro 2018.
  3. "Lissodelphis borealis (Peale, 1848)". Encyclopedia of life. eol.org. Alirita la 2009-07-15.
  4. Fertl, Dagmar. [library.thinkquest.org/C0124382/new_page_17.htm "Southern Right Whale Dolphin".] Whales & Whale Spotting. Alirita la 2009-07-16.
  5. "Lissodelphis peronii". Species Profile and Threats Database. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Canberra. Alirita la 15an de Novembro 2018.

Bibliografio

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Norda lisodelfo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Norda lisodelfo aŭ lisodelfo nigradorsa (Lissodelphis borealis) estas specio malgranda, svelta kaj sen dorsa naĝilo de mara mamuloj kiuj troviĝas en la Norda Pacifika Oceano. Ili veturas laŭ grupoj de ĝis 2000, ofte kun aliaj cetacoj, en profundaj akvoj de la Norda Pacifiko. Tiu delfeno estas unu de du specioj de Lisodelfoj, la alia troviĝas en pli malvarmaj oceanoj de la Suda Hemisfero.

 src= Lisodelfoj nigradorsaj.

La specio estis por la unua foje publikigita de Titian Ramsay Peale en 1848. La genro Lissodelphis, estas metita en la familio de Delfenedoj, nome oceania delfena familio de cetacoj. La nomo de la genro estas derivita el la greka lisso, milda, kaj delfis. La specia epiteto borealis indikas la nordhemisferan distribuadon. Komunaj nomoj de la specio estas norda balendelfeno, serpenta porkoceto kaj Pacifika balenporkoceto.

Ambaŭ specioj de la genro estas referencataj ankaŭ per la nomo "veraj balendelfenoj", nomo derivita el la veraj balenoj (Eubalaena) kiuj same ne havas dorsan naĝilon.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO