dcsimg

Oranĝgorĝa parulio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Oranĝgorĝa parulio, Dendroica fusca , estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ili reproduktiĝas en orienta Nordameriko, el suda Kanado, okcidenten al sudaj Kanadaj Prerioj, la regiono de la Grandaj Lagoj kaj Nov-Anglio, al Norda Karolino.

Oranĝgorĝaj parulioj estas migrantaj, kiuj vintrumas en suda Centrameriko kaj en Sudameriko, kaj estas tre raraj vagantoj en okcidentan Eŭropon.

Oranĝgorĝa parulio estas 11.5 cm longa kaj pezas 8.5 g. Somere masklo de Oranĝgorĝa parulio montras malhelgrizan dorson kun blanka vertikala strio ĉiuflanke kio markigas centran vertikalan nigran larĝan strion kaj duoblan blankan flugilstrion kun flaveca pugo kaj malhela krono. La subaj partoj de tiuj birdoj estas blankaj nuance al flava kaj striecaj je nigro. La kapo montras tre markatan bildon flavanigran konsistantan en nigra krono kun tre mallarĝa flava kronostrio el la frunto al kapopinto, tre larĝa flava superokula strio, mallarĝa nigra traokula strio kaj ĉirkaŭokula nigra strizono kiu enfermas ankaŭ flavan subokulan makulon kaj kiu larĝigas en nigra orelareo, dum ankaŭ la kolzono estas flava, kun tre oranĝa gorĝo ege rimarkinda kaj kiu nomigas la specion. La beko estas grizeca, mallonga kaj akrapinta; la kruroj rosgrizecaj.

Aliaj plumaroj estas eluzitaj versioj de somera masklo, kaj ĉefe manko de la markata kapobildo, kun pli malforta flava kaj griza koloroj, anstataŭ nigra.

La reproduktaj biotopoj de tiuj birdoj estas maturaj arbaroj de konifero aŭ miksitaj, ĉefe tiuj kun piceoj kaj cugoj. La ino de Oranĝgorĝa parulio demetas 4-5 ovojn en tasforma nesto kiu kutime estas 2–38 m supergrunde, sur horizontala branĉo.

Tiuj nearktisaj birdoj estas insektovoraj, sed ili inkludas berojn en siaj dietoj vintre. Ili kutime serĉas insektojn en arbopintoj.

La kanto de la Oranĝgorĝa parulio estas simpla serio de altatonaj notoj sŭi, kiu ofte ascendas laŭ tono. La alvoko estas altatona sip.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Oranĝgorĝa parulio: Brief Summary ( Esperanto )