dcsimg

Lazura parulio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Lazura parulio, Dendroica cerulea, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica kie ĝi montras la plej klare bluajn kolorojn. Estas vundebla specio ĉefe pro habitatoperdo en vintrejoj.

Aspekto

Plenkreskaj maskloj havas pallazurajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn (la gorĝareo etendas al nuko) kun suba nigra kolumo ĉebruste; ili havas ankaŭ nigran striecon en la supra dorso kaj flankoj dum la suba dorso kaj pugo estas senmarka grizecblua antaŭ la nigraj markoj de la vostokomenco. La kapo estas tre blueca kun nigreca traokula strio kaj blanka subokula duonringo rimarkinda ĉe la grizeca fono de la vizaĝo. En la krono videblas du malhelaj markoj inter la okuloj kaj la nuko. La flugilplumoj estas iom brunecaj.

Inoj kaj nematuruloj havas pli grizajn aŭ verdecajn suprajn partojn, palan superokulan strion kaj ne havas striecon en dorso aŭ kolumo. Ĉiuj birdoj de tiu specio, sendepende de aĝo, havas flugilstriojn, nigrecajn krurojn kaj fajnan pintakran nigran bekon.

Distribuado kaj habitato

Ties reproduktaj habitatoj estas maturaj deciduaj arbaroj de orienta Nordameriko (nordorienta Usono) ĉefe sude de Misurio, Viskonsino, oriente de Kentukio, okcidenta Virginio kaj Ohio. Ili migras kaj pasas vintron en arbaraj montarareoj de norda Sudameriko (Andoj inter 500 kaj 2,000 m) ĉe ambaŭ deklivaroj de kolombiaj Andoj, Venezuelo (nordaj montarĉenoj kaj ĉefe ĉe Tepujoj), Ekvadoro (nordokcidente, en Mindo kaj Tandayapa, kaj plej ofte en orientaj deklivaroj) kaj norde de Peruo (orientaj deklivaroj). En Bolivio ia vaganteco, ĉar ŝajne la specio iom malorientiĝas post reproduktado kaj aperas vagantoj ankaŭ en Usono (Kalifornio), Bermudo, Karibio eĉ sudoriente de Brazilo.

Kutimaro

Ili manĝas aktive alte en kanopeo de arboj kaj foje kaptas insektojn dumfluge. Tiuj birdoj mangcas ĉefe insektojn. En vintrejoj kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj. Ties nestoj estas tasformaj kaj situaj sur horizontala branĉo alte en arbo durligna. La kanto estas zumanta zrej zrej zrej zrej ziii. La alvoko estas trenata ĉip.

Statuso kaj konservado

La Lazura parulio estas la plej rapida malpliiĝanto inter novtropikaj migrantaj kantobirdoj. Inter multaj minacoj, ties vintrejaj habitatoj en Nordaj Andoj malpliiĝas ege rapide. La Lazuraj parulioj dependas de ombraj kafoplantejoj en Kolombio dum vintro (kvankam ili loĝas ankxu ĉe praarbaroj kaj duarangaj arbaroj). Tiu tradicia farmotekniko estas sub risko depende de la fluktuoj je la kafoprezo kaj premo al ŝanĝoj al pli produktiva sunkafo aŭ al aliaj pligrandigoj de produktado. Sed ĉefa danĝero estas senarbarigado (ne nur en vintrejoj) kaze de kolombiaj Andoj por kultivado de kokao: paradokse ankaŭ la forigado de tiuj kultivoj per fumizado endanĝerigas plie la specion.

En fragmentitaj arbarareoj krome, tiu birdo estas vundebla pro parazitado fare de la Brunkapa molotro.

La nombroj de tiu birdospecio malpliiĝas pli rapide ol ĉe iu ajn alia parulio de Usono; ties populacio nuntempe estas malpli da unu kvinono da tio de antaŭ 40 jaroj [1]. La American Bird Conservancy (ABC) laboras kun kolombia partnero, la Fundación ProAves, por protekti la vintrejajn habitatojn de la Lazura parulio kaj aliaj migrantaj kantobirdoj. Kune ili kreis la Cerulean Warbler Bird Reserve, la unua protektita areo kreita por novtropika migranto. Kiel klopodo por plibonigi protekton de la Lazura parulio, ABC kaj ties sudamerikaj partneroj nome Fundacion ProAves, ECOAN kaj Fundación Jocotoco, en 2009 produktis planon por konservi la grundovintrejojn de la Lazura parulio.

Ĉe arto

John James Audubon pentris la bildon de Lazura parulio en Birds of America (publikita en Londono 1827-38) kiel Plato 48 kie du birdoj aperas ripoze sur arbusto de Bear Berry. La bildo estis gravurita kaj kolorita ĉe la londona ateliero de Robert Havell. La origina akvokoloro de Audubon estis vendita la la Novjorka History Society kie ĝi restas ĝisnune (Marto 2009).

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Lazura parulio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Lazura parulio, Dendroica cerulea, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica kie ĝi montras la plej klare bluajn kolorojn. Estas vundebla specio ĉefe pro habitatoperdo en vintrejoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO