Akvilegio (Aquilegia el ranunkolacoj) estas genro de staŭdoj kun multbranĉa tigo kaj diverskoloraj floroj, provizitaj per pli-malpli longaj spronoj, kiuj enhavas nektaron. (La floro estas nacilingve ofte komparata kun kolombo aŭ ganto.)