dcsimg

Akaro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Akaroj estas la plej etaj el ĉiuj la artropodoj, ili estas etetaj araneoidoj, kiuj nutras sin per eroj el haŭto kaj haro, kaj ŝirmas sin ĝis en hejmoj ene littukoj, tapiŝoj, kurtenoj, ktp.

Sciencistoj konas kaj priskribis ĝis nun pli ol 50 000 speciojn da ili. en la grundoj il manĝas la plej malmolajn partojn de la vegetaj restaĵoj, tiel ludas gravan rolon en la formado de la organika materio en la grundoj. En arbara grundo povas esti ĝis po 4 miliardoj da akaroj en unu hektaro.

Ili povas kaŭzi alergiajn reagojn inter homoj.

Kelkaj taksonoj

Kiel parazitoj

Por mamuloj, ekzemple por homo, kelkaj akaroj estas parazitoj kiuj okazigas damaĝojn kaj malsanojn, ekzemple iksodoj kaj Sarcoptes scabiei. Tio estis supozeble aplikebla ankaŭ al birdoj, sed ĵusa studo montris, ke male plumakaroj estas bonfaraj, ĉar manĝas ĉefe fungojn, bakteriojn kaj polenon el la plumaro kaj tute ne manĝas el histoj, kiel haŭto aŭ sango. Tiel anstataŭ parazitoj, tiuj akaroj devas esti konsideritaj kunmanĝantoj.[1]

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Doña, J., Proctor, H., Serrano D., Johnson K. P., Oddy-van Oploo, A., Huguet-Tapia J. C., Ascunce M. S., kaj Jovani R., (2018) Feather mites play a role in cleaning host feathers: New insights from DNA metabarcoding and microscopy. "Molecular Ecology", 28 (2): 203. DOI: 10.1111/mec.14581. Citita en "Los ácaros de las plumas son beneficiosos", Aves y naturaleza, nº 29, 2019, p. 17.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Akaro: Brief Summary ( Esperanto )