Gastropodoj (el malnova greka γαστήρ/gaster kaj πούς/pous: «ventro-piedo») estas moluskoj en la biologia klaso Gastropoda, kutime priparolataj per la vortoj helikoj kaj limakoj. Estas 60.000 - 80.000 konataj vivaj specioj de gastropodoj.[2] La klaso de gastropodoj enhavas grandan kvanton de nomitaj specioj, nur malpli granda tiu, de insektoj.[3] La fosilia historio de tiu ĉi klaso estas ekde la malfrua Kambrio. Estas 611 familioj de gastropodoj, el kiuj 202 estas formortintaj, kaj nur troveblaj en fosilioj.[3]
Gastropodoj (el malnova greka γαστήρ/gaster kaj πούς/pous: «ventro-piedo») estas moluskoj en la biologia klaso Gastropoda, kutime priparolataj per la vortoj helikoj kaj limakoj. Estas 60.000 - 80.000 konataj vivaj specioj de gastropodoj. La klaso de gastropodoj enhavas grandan kvanton de nomitaj specioj, nur malpli granda tiu, de insektoj. La fosilia historio de tiu ĉi klaso estas ekde la malfrua Kambrio. Estas 611 familioj de gastropodoj, el kiuj 202 estas formortintaj, kaj nur troveblaj en fosilioj.