dcsimg

Vidringtonio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Vidringtonio (Widdringtonia) estas afrotropisa genro de koniferaj arboj en la familio de la cipresacoj.

La nomo estas dediĉita de aŭstra botanikisto Stephan Endlicher al frua spertulo pri la koniferaj arbaroj de Hispanujo, Samuel Edward Cook aŭ Widdrington (1787-1856).

Estas kvar specioj, ĉiuj hejmaj en suda Afriko, kie ili estas nomataj Afrikaj cipresoj. Ili estas arboj aŭ grandaj arbedoj atingante altecon de 5-20 m ( ĝis 40 m ĉe W. whytei). La folioj estas ĉiamverdaj kaj skvamecaj, escepte de ĉe ĝermoplantoj, kiuj havas pinglecajn foliojn kiuj longas 1-1.5 cm.

Specioj

Unu specio estas larĝe disvastigita en suda Afriko, dum la tri aliaj havas limigitajn arealojn, ofte troviĝante kun aŭ apud la larĝe disvastigita specio.

  • Widdringtonia cedarbergensis aŭ Cedarberga vidringtonio : endemia en la Cedarberga Montaro ( nordoriente de Kaburbo, Okcidenta Kablando, Sud-Afriko );
  • Widdringtonia nodiflora aŭ montara vidringtonio : vaste disvastigita, ekde suda Malavio suden ĝis Okcidenta Kabolando en Sud-Afriko;
  • Widdringtonia schwarzii aŭ ŝvartzia vidringtonio : endemia en Baviaanskloof kaj Kuga-Montaro (okcidente de Port Elisabeth, Orienta Kablando, Sud-Afriko);
  • Widdringtonia whytei aŭ Mulanĝe-montara vidringtonio : endemia en Mulanĝe-Montaro, Malavio.

La plej proksimaj parencoj de Widdringtonia estas Callitris kaj Actinostrobus el la Aŭstralazia ekozono, kiuj diferencas pri iliaj strobiloj kaj folioj estante en triopaj rozetoj, ne en kontraŭaj paroj.

Uzadoj

La ligno estas leĝera, nedura kaj aroma.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Vidringtonio: Brief Summary ( Esperanto )