Draceno aŭ drakarboj (Dracaena) estas genro de liliacoj. La specioj de la genro estas tropikaj arboj kaj arbedoj, ofte multe disbranĉiĝintaj, kun glav- aŭ lancet-formaj folioj kaj disbranĉiĝintaj infloreskoj el regulece 3-dividitaj floroj. Kelkaj specioj estas ŝatataj ornamplantoj. La specioj estas diverskoloraj, diversformaj kaj grandas ĉ. ĝis 150–200 cm (krom la pli malalta Dracaena sanderia kaj pli alta drakarbo)
Ĝi estas multigebla per stikado aŭ per grajno.
En la genro Draceno (Dracaena) oni distingas ĉ. 50 ĝis 150 specioj (la kvanto varias depende de la aŭtoro je pli ol 60 specioj, sed nur, se ankaŭ la specioj de la genro Sansevieria enestas. La genro havas vastan nauran disvastigon en la Tropikoj kaj subtropikoj. La plej multaj specioj hejmiĝs en la tropikoj de la Malnova Mondo, do Azio kaj Afriko. Ekzistas du specioj sur la Kanariaj Insuloj (Dracaena draco sur Gran Canaria, La Palma kaj Tenerifo kaj la ekstreme malofta Dracaena tamaranae sur Gran Canaria) kaj po unu specio en la sudokcidento de Maroko (Dracaena draco subsp. ajgal), en Mezameriko (Dracaena americana) kaj en Kubo (Dracaena cubensis).
[[dosiero:Dracaena draco (Fruits).jpg|eta|[[kanara draceno] (Dracaena draco), fruktoj]] [[dosiero:Starr 021203-0014 Dracaena fragrans.jpg|eta|Dracaena fragrans en Havajo sur la insulo Maui]]
La la genro Dracaena apartenas jenaj specioj:
La madagaskara draceno (Dracaena marginata), simple nomata « draceno » de la hortikultivistoj, estas domplanto tre disvastiĝinta, kaj kiu plie estas tre efika malpolua planto.