dcsimg
Image of Chinese chives
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Amaryllis Family »

Chinese Chives

Allium tuberosum Rottler ex Spreng.

Ĉina ajlo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ĉina ajlolatine Allium tuberosum estas plantospecio de la genro Aliumo (Allium). Ĝi estas uzata en la orientazia kuirarto. Ĝi havas guston, kiu similas al ajlo.

Disvastigo

La Ĉina ajlo nomiĝas en Ĉinujo Jiucai (ĉine)[1], science Jiǔ.(ĉine)[2][3][4] La origina hejmregiono estas la sudokcidentaj areoj de la ĉina provinco Ŝanŝio, hodiaŭ la regiono cirkaŭ Jongji Ŝi, historie Yongji Xian (永濟縣|永济县) (Yǒngjì Xiàn), en alteco inter 1000 kaj 1100 metroj super marnivelo. Nature la planto kreskas sub arbustoj. Ili ankaŭ estas kultivataj kiel legomo aŭ spicaĵo.

Priskribo

La Ĉina ajlo estas multjara, herba planto, la planto kreskas je 25 ĝis 60 cm. Tiu geofito havas cilindrajn, ĝis 10 mm grandajn tuberojn kun flavaj rizomoj. La longa folioj estas ĉ. 1,5 ĝis 8 mm larĝaj kaj rande glataj. La globformaj, umbelaj floraroj, kun diametro de ĉ. 7 ĝis 8 cm staras kun multaj floroj. La duseksaj, radisimetriaj floraroj estas trinombraj. La involukroj estas blankaj. La polenigado okazas per insektoj. Ĝermotempo estas 14 ĝis 28 tagoj.

La kromosomo-nombro estas 2n = 16, 24, 32, malofte 64.[5]

Uzado

Uzataj estas la folioj, simile al ŝenoprazo. Ankaŭ la burĝonaj floraroj kaj radikoj estas manĝataj krudaj aŭ kuiritaj. El la semo oni akiras oleon. Medicina uzado okazas pro kontraŭbakteria uzado.

Sanrisko

Kiel cepoj, ajloj kaj ŝenoprazoj, estas riskaj en grandaj kvantoj por hundoj kaj katoj (cepa toxicosis).[6]

Intermikso

La proksime parenca specio malsamas al Allium ramosum de Allium tuberosum per ruĝa meza nervo. [7]

Bildoj

Referencoj

  1. Begriff "Jiucai (韭菜)" - (ĉina) [1] – Abgerufen am 24. Juni 2017 - zdic.net - Online
  2. Begriff "Jiu (韭)" - (cĉina) [2] – Abgerufen am 24. Juni 2017 - zdic.net - Online
  3. Beschreibung von "Allium tuberosum", "Jiu (韭)" in der Flora of China - (chinesisch / englisch) [3] – Abgerufen am 24. Juni 2017 - foc.eflora.cn - Online
  4. Beschreibung von "Allium tuberosum", "Jiucai (韭菜)" in der Lebensmitteldatenbank d. Association for Hong Kong Catering Service bzw. Trade and Industry Dept. - (chinesisch / englisch) [4] – Abgerufen am 03. Januar 2018 - fooddb.com.hk - Online
  5. Tropicos [5] tropicos.org - Online
  6. Salgado, L. N. Monteiro, R. S. Rocha: Allium species poisoning in dogs and cats, in: The Journal of Venomous Animals and Toxins including Tropical Diseases (2011) 17(1): 4-11.
  7. Beschreibung der Art "Allium tuberosum". In Flora of China (englisch), FOC Band 24, paĝo 179.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ĉina ajlo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ĉina ajlo aŭ latine Allium tuberosum estas plantospecio de la genro Aliumo (Allium). Ĝi estas uzata en la orientazia kuirarto. Ĝi havas guston, kiu similas al ajlo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO