La rokmontara abio (Abies lasiocarpa) estas abio el okcidenta Nordameriko, hejma en la montaroj de Jukonio, Brita Kolumbio kaj okcidenta Alberto en Kanado; sudorienta Alasko, Vaŝingtonio, Oregono, Idaho, okcidenta Montano, Vajomingo, Utaho, Koloradio, Nov-Meksiko, Arizono, nordoriena Nevado, kaj Triunuo-Alpoj en nordokcidenta Kalifornio en Usono. Ĝi vegetas je altaj altitudoj, ekde 300–900 m en la nordo de la arealo (malofte apud marnivelo en la ekstrema nordo), ĝis 2 400-3 650 m en la sudo de la arealo ; ĝi kutime estas trovebla ĉe kaj ĵus sub la arbarolimo.
Ĝi estas mez-granda arbo kiu altas ĝis 20 m, escepte ĝis 40–50 m, kun trunkodiametro ĝis 1 m, kaj tre mallarĝa konusa arbokrono. Ĉe junaj arboj la arboŝelo estas glata, griza, kaj kun rezinaj vezikoj, estiĝante malglata kaj sulkigita aŭ skvama ĉe maljunaj arboj. La folioj estas plataj, 1,5–3 cm longaj, glaŭk-verdaj supre kun larĝa strio de stomoj, kaj du blu-blankaj strioj sube; la freŝaj foliaj skrapaĵoj estas ruĝecaj. La folioj estas spirale aranĝitaj sur la ŝoso, sed kun la foliobazoj turnigitaj por esti aranĝitaj je la flankoj kaj la ŝoso-supro, kun malmultaj aŭ neniu je la ŝoso-malsupro. La strobiloj estas starantaj, 6–12 cm longaj, malhele nigrec-purpuraj kun finaj flav-brunaj haroj, maturante brunaj kaj disfalantaj por liberi la flugilitajn semojn fru-aŭtune.
Estas du aŭ tri taksonoj ĉe tiu nearktisa abio, tre malsame konsiderate de diferencaj aŭtoroj :
La ligno estas uzata por ĝeneralaj konstruadaj celoj kaj por fabrikado de papero. Rok-montara abio ankaŭ estas populara kristnaskarbo , kultivata por sia forte glaŭk-blua pinglaro.
Iuj indianaj triboj de la Nordokcidenta Altebenaĵo trinkis rok-montar-abian dekoktaĵon aŭ laviĝis en ĝi por purfikado aŭ por kreskigi sian hararon [1].