La fenica junipero (Juniperus phoenicea ; loka nomo Arâr) estas junipero trovebla tra la mediteranea regiono, ekde Maroko kaj Portugalujo, oriente de Turkujo kaj Egiptujo, ankaŭ en Madejro kaj Kanarioj, kaj en la montaro de okcidenta Sauda Arabujo apud Ruĝa Maro. Plejofte ĝi vegetas je malalta altitudo apud la marbordo, sed atingas 2 400 metrojn en la sudo de sia arealo, en Atlasa Montaro.
Ĝi estas granda arbedo aŭ eta arbo altante 2-12 metrojn, kun trunkodiametro ĝis 1 metron kaj ronda aŭ neregula arbokrono. La folioj havas du formojn, junaĝaj pinglecaj 8-10 mm longaj folioj ĉe arbidoj, kaj plenkreskaj skvamaj 0,5-2 mm longaj folioj ĉe pli maljunaj plantoj; ili estas aranĝitaj aŭ pare-kontraŭe aŭ triope-krone. Ĝenerale la planto estas monoika, sed iuj individuoj estas dioikaj. La strobiloj estas berecaj, diametre 6-14 mm, oranĝkolor-brunaj, okaze kun rozkolora vaksa brilo, kaj entenas 3-8 semojn; ili maturiĝas en ĉirkaŭ 18 monatojn. La masklaj strobiloj longas 2-4 mm, kaj fru-printempe polenadas.
Estas du varioj de tiu palearktisa specio, konsiderataj kiel subspecioj laŭ iuj aŭtoroj :
La volatila oleo estas speciale riĉa je triciklaj seskviterpenoj tujopsenoj; la durameno [1] enhavas taksitan 2,2% de tiu hidrokarbono [2]. Runeburg (1960) skribis ke "fenica junipero ŝajnas esti la plej konvena resurco de tujopseno en la mondo."