dcsimg

Reĝa pitono ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Python regius 070731 a.jpg

La reĝa pitono (Python regius) estas serpento el la pitonedoj. Ĝi vivas en okcidenta kaj meza Afriko, en ebenaĵaj pluvarbaroj. Ĝia viando estas ŝatata en okcidenta Afriko, tial ĝia populacio estas tie en danĝero. La reĝa pitono estas ŝatata besto por la terarioj.

Ĝi longas 1-1,5 m, havas fortan korpon, malgrandan kapon kaj mallongan voston. Sur ĝia korpo videblas sur nigra fono brunaj, rondformaj makuloj kun flavaj randoj. Se ĝi sentas sin minacata, sin strikte kunvolvas kaj la kapon kaŝas inter la korporingoj. Ĝi ĝenerale aktivas nokte kaj kaptas ĉefe ronĝulojn, bestetojn. Ĝi demetas 6-8 ovojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO