Erysiphe necator[1] estas specio de fungo. Ĝi estas deviga parazito. Ĝiaj gastigantaj kreskaĵoj apartenas al Vitacoj.
Latine necator signifas murdisto.
Konidioforoj estas ofte starantaj. Ĉiu konidioforo portas nur unu maturan konidion.
Askofruktoj estas klejstotecioj. Fadenformaj akcesoraĵoj nomitaj fulkroj ornamas klejstoteciojn. Ili permesis iam diferencigi genrojn. La genroj ne estis naturaj kladoj do oni uzas la genro Erysiphe, antaŭ oni uzis Uncinula.
La lukto estas strikte preventa. Oni devu protekti precipe florojn kaj junajn fruktojn. La unua produkto uzita por lukto kontraŭ melduo estis sulfuro. Nune ok grupoj da kemiaĵo estas uzataj[2].
Erysiphe necator estas specio de fungo. Ĝi estas deviga parazito. Ĝiaj gastigantaj kreskaĵoj apartenas al Vitacoj.
Latine necator signifas murdisto.