dcsimg

Clathrus archeri ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La ruĝ-krura fungo aŭ ruĝ-tentakla fungo (Clathrus archeriAnthurus archeri) estas fungo simila al la orientpacifika ruĝa polpo.

Ĝi estis kunportita en Eŭropon el Aŭstralio. Oni trovis ĝin unuafoje en Eŭropo en 1914 en la Vogezoj ĉe La Petite Raon. La unua ekzemplero aperis en Germanio en 1937 en Supra Bavario. En Hungario aperis en la 1960-aj jaroj.

La juna fungo kreskas kiel sorĉa ovo, poste rapide elformiĝas la 4-7 ruĝaj "kaptokruroj", kiuj povas longi ĝis 12 cm. La kruroj estas sporade kovritaj per malhela muka amaso, entenante sporojn kaj ellasante malbonan odoron similan al kadavraĵo.

Oni supozas, ke la fungo uzas iuspecan mimikron por altiri per la putriĝanta odoro insektojn (muŝojn), kiuj disportas la sporojn de la fungo kaj tiel helpas ties disvastiĝon.

Apero

Ĝi kreskas de julio ĝis septembro, ĉefe en arbaroj.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Clathrus archeri: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La ruĝ-krura fungo aŭ ruĝ-tentakla fungo (Clathrus archeri aŭ Anthurus archeri) estas fungo simila al la orientpacifika ruĝa polpo.