La karearbo (Bergera koenigii, Sin.: Murraya koenigii) estas plantospecio, kiu apartenas al la familio de la Rutacoj (Rutaceae). La folioj de tiu en Azio hejmiĝanta specio, nomita karefolioj, estas uzata en la sudhinda kaj srilanka kuirartoj kiel spicaĵo. La „karefolio“ indikas al la uzado de la folioj en kareaĵo. Ne estas rekta ligo inter la arbo kaj karepulvoro.
Bergera koenigii hejmiĝas en la tropika kaj subtropika Azio, speciale sur la Hinda subkontinento ĝis la piedoj de Himalajo kaj en Srilanko. Ĝia disvastejo atingas Nepalon, Kamboĝon, Laoson, Birmon, Tajlandon, Vjetnamion ĝis Ĉinujo. Bergera koenigii kreskas en altaĵoj ĝis 1500 metroj.
Bergera koenigii estas arbo aŭ arbusto. Ĝi fariĝas 4 ĝis 6 m. La krono estas ĝis 4 m larĝa. La trunko havas malhelgrizan ritidomon kaj perimetron de 40 cm.
La malhelverdaj folioj estas nepare pinataj kun 11 ĝis 31 pinataj folietoj. Ili estas ovoformaj, 2 bis 5 cm longaj kaj 0,5 ĝis 2 cm larĝaj. La folirandoj estas glataj ĝis noĉitaj. La folioj estas ligitaj al la tigetoj oblikve.
La folioj staras terminale en grapolaj floraroj. La multaj malgrandaj floroj estas kvinnombraj kaj odoras. La kvin ovoformaj sepaloj estas pli malgrandaj ol 1 mm. La kvin blankaj petaloj havas grandecon de 5 ĝis 7 mm. Ekzistas du cirkloj de po kvin stamenoj.
La malgrandaj brile nigr-violkoloraj fruktoj havas grandecon de 1 ĝis 1,5 cm, kaj estas dolĉaj kaj manĝeblaj. Ili havas unu aŭ du venenajn semojn.
La kromosomo- nombro estas 2n = 18.
La specio apartenis ekde 2006 al la genro Bergera. Ĝis tiam ĝi apartenis al la genro Muraya. Plia sinonimo estas Chalcas koenigii (L.) KURZ.
La aromo de la karefolioj estas freŝa, iomete frukta ĝis fuma. Ili estas ŝatataj en la sudhinda kaj srilanka kuirartoj. La folioj estas maldikaj kaj povas esti kunmanĝataj.
La folioj, la arboŝelo kaj la fruktoj estas uzataj en ajurvedo: la arbo helpas
La etera oleo povas esti uzata por parfumigi sapojn.
La ligno estas uzata por skulptaĵoj.
La nomo „karea folio“ venis pere de la angla (curry leaf) el la dravidaj lingvoj de suda Barato. En la tamila lingvo la folioj nomiĝas kaṟivēppilai கறிவேப்பிலை. karuvēppilai (கருவேப்பிலை), en la telugua lingvo karivēpāku (కరివేపాకు), en la malajama lingvo kaṟivēppila kaj en la kanara lingvo karibēvila (ಕರಿಬೇವಿನ).
La speci-epiteto koenigii honoras la germandevenan botanikiston Johann Gerhard König (1728–1785), lernanto de Linné, kiu vivis dum la lastaj 12 jaroj de sia vivo kiel esploristo kaj misiista kuracisto en suda Barato, en la hodiaŭa federacia ŝtato Tamil Nadu.
La karearbo (Bergera koenigii, Sin.: Murraya koenigii) estas plantospecio, kiu apartenas al la familio de la Rutacoj (Rutaceae). La folioj de tiu en Azio hejmiĝanta specio, nomita karefolioj, estas uzata en la sudhinda kaj srilanka kuirartoj kiel spicaĵo. La „karefolio“ indikas al la uzado de la folioj en kareaĵo. Ne estas rekta ligo inter la arbo kaj karepulvoro.