Leptocereus arboreus estas plantspecio de la genro Leptocereus el la familio de la Kaktacoj (Cactaceae). La specia epiteto arboreus venas de la latina kaj signifas ‚arbeca‘.[1]
Leptocereus arboreus kreskas arbece kun multaj vertikalaj branĉoj. La planto atingas kreskoalton de 5 ĝis 8 m. La trunko havas diametron de 30 cm kaj pli. La al la bazo pli maldikaj tigoj longas 30 ĝis 100 cm. La supraj tigopartoj atingas diametron de 3,5 ĝis 6 cm. Ekzistas kvar ĝis kvin, maldikaj ripoj, kiuj estas malforte noĉitaj. La ĝis dek flavecaj dornoj longas ĝis 5 cm.
La sonorilformaj blankecaj floroj longas ĝis 3 cm. Ĝia helverda perikarpelo havas multajn dornojn. La fruktoj havas multajn flavajn dornojn kaj longas ĝis 10 cm.
Leptocereus arboreus hejmiĝas en Kubo.
Leptocereus arboreus estas plantspecio de la genro Leptocereus el la familio de la Kaktacoj (Cactaceae). La specia epiteto arboreus venas de la latina kaj signifas ‚arbeca‘.