dcsimg

Bruna noĉoŝterno ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Bruna noĉoŝterno (Anous tenuirostris) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj. Ĝi multe similaspektas kun la Bruna ŝterno kaj kun la Malhelbruna ŝterno.

Aspekto

Tiu ĉi ŝterno estas eta, 29–34 cm longa kaj kun enverguro de 57–64 cm. Ĝi estas tre malhelbruna kaj krome estas blanka krono kiel kasko, pli hela ĉefrunte kaj poste nuance miksita ĉe la nuko kaj sen tiom precizaj limoj. La beko estas tre longa (pli ol la kapo), fortika kaj maldika. La blanka frunto ne estas tiom blanka ĉe junuloj. Ankaŭ la kruroj estas malhelbrunaj kaj tutretaj. La flugiloj estas longaj kaj mallarĝaj kaj la vosto noĉoforma, kiel sugestas la nomo Bruna noĉoŝterno. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne estas plumarŝanĝo laŭ sezonoj.

Disvastiĝo

Ĝi troviĝas tropikaj kaj subtropikaj marbordoj kaj insuloj de Hinda Oceano, nome en Komoroj, Kenjo, Liberio, Maŭricio, Sejŝeloj ĉefe en insulo Cousin, Sudafriko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj okcidenta Aŭstralio (subspecio A. T. melanops).

La tutmonda loĝantaro estas supozata ĉirkaŭ 1,200,000 individuoj.

Kutimoj

Tiu specio konstruas sian neston el folioj de algoj gluitaj per guano sur branĉoj de manglejoj. Ili nestas kolonie kaj translokigas la koloniojn por ne haltigi la kreskadon de la manglarboj.

Ili manĝas el la mangloj per plonĝado sur etajn fiŝojn kaj kalmarojn.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Bruna noĉoŝterno: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Bruna noĉoŝterno (Anous tenuirostris) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj. Ĝi multe similaspektas kun la Bruna ŝterno kaj kun la Malhelbruna ŝterno.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO