dcsimg

Turnico ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La TurnicoAndaluzia hemipodo (Turnix sylvatica ) estas unu el la turnicoj, eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas la verajn koturnoj. Tiu specio estas loĝanta el suda Hispanio kaj Afriko tra Barato kaj tropika Azio ĝis Indonezio.

Tiu eta turnico estas ege malfacile videbla. Ĝi estas malgranda kuranta birdo 15cm longa, kiu preferas ne flugi. Estas specio kiu loĝas ĉe varmaj herbejoj aŭ arbusta ĝangalo kaj manĝas insektojn kaj semojn.

La TurnicoAndaluzia hemipodo similas la Komuna koturno, sed estas multe pli timida. Ĝi havas makulitajn brunajn suprajn partojn, ruĝecan bruston kaj blankan ventron, kun flankaj malhelaj bendoj. Makuloj kaj fonbruno estas pli malhelaj flanke. Kapo estas malhela kun hela centra strio. Sub aŭ ĉirkaŭ okulo estas blanka kun malhelaj makuloj. Dumfluge blanka strio en la flugiloj kontrastas kun ties griza koloro. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli makulitaj sube. Ili havas nur tri piedfingrojn kaj de tie devenas la nomo “hemipodo”, tio estas mezpiedo.

La ino komencas la pariĝadan ceremonion kaj konstruas la neston surplanke. La masklo kovas kvar punktitajn grizecajn ovojn kaj zorgas la idojn, kiuj povas forkuri jam post rapida eloviĝo.

La ino alvokas per basa hum-hum-hum kiel malproksima muĝado de bovino -kiu nomigas ĝin ekzemple en la hispana- kaj masklo respondas per kek-kek-kek.

Referenco

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Turnico: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Turnico aŭ Andaluzia hemipodo (Turnix sylvatica ) estas unu el la turnicoj, eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas la verajn koturnoj. Tiu specio estas loĝanta el suda Hispanio kaj Afriko tra Barato kaj tropika Azio ĝis Indonezio.

Tiu eta turnico estas ege malfacile videbla. Ĝi estas malgranda kuranta birdo 15cm longa, kiu preferas ne flugi. Estas specio kiu loĝas ĉe varmaj herbejoj aŭ arbusta ĝangalo kaj manĝas insektojn kaj semojn.

La Turnico aŭ Andaluzia hemipodo similas la Komuna koturno, sed estas multe pli timida. Ĝi havas makulitajn brunajn suprajn partojn, ruĝecan bruston kaj blankan ventron, kun flankaj malhelaj bendoj. Makuloj kaj fonbruno estas pli malhelaj flanke. Kapo estas malhela kun hela centra strio. Sub aŭ ĉirkaŭ okulo estas blanka kun malhelaj makuloj. Dumfluge blanka strio en la flugiloj kontrastas kun ties griza koloro. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli makulitaj sube. Ili havas nur tri piedfingrojn kaj de tie devenas la nomo “hemipodo”, tio estas mezpiedo.