dcsimg

Suda giganta petrelo ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Suda giganta petrelo (Macronectes giganteus), konata ankaŭ kiel Antarkta giganta petrelo, Giganta fulmaro, aŭ Haladzulo, estas granda marbirdo de la sudaj oceanoj. Ties distribuado ege koincidas kun la simila Norda giganta petrelo, kvankam ĝi ĝenerale estas centrata iome pli sude. Plenkreskuloj de la du specioj povas esti separataj laŭ la koloro de ties bekopinto: nome verdeca ĉe la Suda kaj ruĝeca ĉe la Norda.

Taksonomio

La Suda giganta petrelo estas unu el du membroj de la genro Macronectes, kiu siavice, kun aliaj 14 genroj, komponas la familion de Procelariedoj. Macronectes estas aludata ankaŭ kiel gigantaj petreloj, kaj kun la genro Fulmarus, la Kaba petrelo, la Antarkta petrelo, kaj la Neĝopetrelo formas subfamilion ene de la pli grandan taksonon de la familio.

La Suda giganta petrelo estis unuafoje priskribita kiel Macronectes giganteus de Johann Friedrich Gmelin, en 1789, baze sur specimeno el Insulo Estados ĉe Fuegio.[1]

Etimologio

Macronectes giganteus devenas el makros nome greka vorto signife longagranda kaj nēktēs signife naĝanto, kaj giganteus el la latina por giganta. Suda giganta petrelo ekas per suda aluda al la fakto ke ties habitato estas pli suda ol tiu de ĝia partnero la Norda giganta petrelo, kaj petrelo devenas el Sankta Petro kaj el la historio de lia piedirado surakva, kiu aludas al la ia kurado surakva de la birdospecio por ekflugado. Ili estas nomataj ankaŭ fulmaro, kiu devenas el full nome malnovnordlanda vorto signifanta freneza, kaj mar signifanta mevo. Tiuj similas iome al mevoj kaj kapablas kraĉi haladzaĵon al predantoj.[2]

Aspekto

 src=
Flugante super insulo Soledad.

Tiu petrelo estas la plej granda el la Procelariedoj nome 86 al 99 cm kun enverguro de 185 al 205 cm. La masklo pezas proksimume 5 kg kaj la ino 3 al 8 kg. Ili havas tre grandan bekon, kun verdeca pinto kaj grizbrunecajn krurojn.[3] Estas du diferencaj morfoj, el kiuj la malhela similas al la Norda giganta petrelo, kaj la plej distinga estas hela morfo. Ĉe la malhela morfo la supra brusto, kapo kaj kolo estas helaj kaj la resto de ties plumaro estas makulecbruna.[1] La antaŭa bordo de ties flugiloj estas pli hela same kiel la bazo de la internaj unuarangaj en la subaĵo. La hela morfo estas pli rara kaj tre distinga kun nur iomaj nigraj makuletoj sed la resto blankeca. Kiam junulo, la malhela morfo estas pli malhelbruneca kaj paliĝas pro aĝo.[3] Ambaŭ gigantaj petreloj havas krurojn kiuj estas tre fortaj kaj tiele povas moviĝi surtere sufiĉe efike.[1] Fine, dumfluge tiu specio havas iome ĝibecan aspekton.[4]

Kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[5] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[6]

Kutimaro

 src=
Junulo

Reproduktado

 src=
Macronectes giganteus

La Suda giganta petrelo atingas seksan maturiĝon ĉe ses aŭ sep jaroj de aĝo;[1] tamen la averaĝa aĝo de unua reproduktado estas dek jaroj.[3] Ties reprodukta sezono ekas en oktobro. Ties nesto estas amaso de musko, herbo, kaj ŝtonoj kun depresio centre kaj situanta sur nuda aŭ herbeca grundo.[1][4] Ili formas izolajn koloniojn escepte en la Falklandoj kie la kolonioj estas multe pli grandaj.[3] La ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata dum 55–66 tagoj. Kiam eloviĝas la blanka ido, tiu estos ankoraŭ kovata dum 2 al 3 semajnoj kaj elnestiĝo okazas post 104–132 tagoj.[1]

Manĝo

Tiu petrelo manĝas krilon, kalmarojn, kaj tripaĵojn en akvoj de marbordoj kaj pelagaj, kaj malkiel plej aliaj Procelarioformaj, tiu birdospecio manĝas ankaŭ kadavraĵojn[3][1] kaj eĉ atakas pli malgrandajn marbirdojn.[4] La maskloj forpelas inojn for el la kadavraĵoj kiujn ili estas manĝantaj.[1]

Teritorio kaj habitato

Reprodukta populacio kaj Tendenco[3] Loko Populacio Dato Tendenco Falklandoj 19,500 paroj 2005 Pliiĝanta Suda Georgio 5,500 paroj 2006 Pliiĝanta Sudaj Ŝetlandaj Insuloj 5,400 paroj 2006 Pliiĝanta Sudaj Orkadoj 3,350 paroj 2006 Pliiĝanta Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj 2,500 paroj 2005 Malpliiĝanta Sudameriko (Insulo Noir,
Diego Ramirez, Insulo Estados,
Patagonio, insuloj ĉe Ĉubuto, Argentino) 2,300 paroj 2006 Makvora Insulo 2,145 paroj 2005 Malpliiĝanta Princ-Eduardaj Insuloj 1,800 paroj Sud-Sandviĉinsuloj 1,550 paroj 2006 Pliiĝanta Antarkta Duoninsulo 1,190 paroj Malpliiĝanta Krozetoj 1,060 paroj Pliiĝanta Antarkta Kontinento (Adelilando) 280 paroj 2006 Malpliiĝanta Tristan da Cunha 230 paroj 2004 Pliiĝanta Kergelenoj 4 paroj Insulo Gough 1+ paroj Pliiĝanta Totalo 97,000 2007 Malpliiĝanta 1%—9% por
10 jaroj/Pliiĝanta nune

La teritorio de tiu birdo estas tre granda el Antarkto al la subtropikoj de Ĉilio, Afriko, kaj Aŭstralio,[1][4] kaj havas loĝan teritorion de 36,000,000 km². Ili reproduktiĝas sur nombraj insuloj tra la sudaj oceanoj. La insuloj kun pli grandaj populacioj estas la Malvinoj, Suda Georgio, Sudaj Orkadoj, Insulo Estados, Sudaj Ŝetlandaj, Insulo Herdo, Makvora Insulo, Princ-Eduardaj Insuloj, kaj Krozetoj. La aliaj lokoj kun malgrandaj populacioj estas la Kergelenoj, Gough, Tristan da Cunha, Diego Ramirez, Insulo Noir same kiel kvar lokoj en la kontinento Antarkto, kiaj ĉe Adelilando, kaj malgrandaj insuloj ĉe la marbordo de Argentino ĉe Ĉubuta provinco.[3] La kolonioj estas vizitataj la tutan jaron.[1]

Konservado

2009 estis bona jaro por tiu specioj ĉar ĝi estis suprengradita al statuso Malplej Zorgiga el Preskaŭ Minacata, fare de IUCN.[3] Tiu subgradado ne estas tiom optimisma ĉar ĝi ne rilatas tiom multe al rekupero de populacio, sed al pli klara bildo kaj pli precizaj censoj.[7] Ĝenerala populacitendenco montris ke en la 1980-aj jaroj estis 38,000 paroj kiuj falis al 31,000 fine de la 1990-aj jaroj kaj iris al la nunaj 46,800. La Falklandoj kaj plej el la Suda Georgio montris pliiĝojn el la 1980-aj jaroj al nuno. Adelilando montras drastan malpliiĝon al 10—15 paroj el 80 paroj en la 1980-aj jaroj. La oficiala 10/3 generacitendenco estis listita de BirdLife International je malpliiĝo de 1%—9%, sed oni asertis, ke temas pri konservativa nombro. Oni ĉirkaŭkalkulas por plej bona kazo pliiĝon de 17% kaj plej malbona kazo malpliiĝon de 7.2%.[3][7]

Ĉefaj minacoj al la bonfarto de tiu specio estas la tipaj akcidentaj mortoj kaŭzita de multhokado same kiel pro trenreta fiŝkaptado ĉe la Falklandoj. Inter 2,000 kaj 4,000 estis mortigitaj en 1997—1998 pro kontraŭleĝa multhokado. Malpliiĝis ankaŭ la nombroj de Suda marelefanto, kiu estas grava manĝofonto kiel kadavraĵo. Ankaŭ homa ĝenado malbone efikis super tiu birdo.[3]

Por helpi ĉe tiu birdospecio la kontinuan survivadon ĝi estis lokita en la Apendico II CMS de la Konvencio de Bonn kaj en la Anekso I ACAP de la Traktaĵo pri Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj. Multaj el la insuloj kie ili reproduktiĝas estas naturrezervejoj, kaj la Insulo Gough kaj la Makvora Insulo estas Monda heredaĵo de Unesko. Oni faras monitoran kontroladon en Suda Georgio, Marion, Krozetoj, Adelilando, kaj Makvora Insulo. La insulo Gough havis 2 censojn en la lasta jardeko.[3]

Oni proponis kontinuan monitoradon kaj enketojn ĉe la ĉefaj reproduktejoj, same kiel reserĉadon ĉe ties movoj kaj migrado.[3]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 1,9 Maynard, B. J. (2003)
  2. Gotch, A. T. (1995)
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 BirdLife International (2009)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  5. Double, M. C. (2003)
  6. Ehrlich, Paul R. (1988)
  7. 7,0 7,1 IUCN (2009)

Referencoj

  • BirdLife International (2009)Southern Giant Petrel - BirdLife Species Factsheet. Data Zone. Alirita 15 Jul 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. pp. 191–192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Harrison, Colin; Greensmith, Alan (1993). "Non-Passerines". In Bunting, Edward. Birds of the World (First ed.). New York, NY: Dorling Kindersley. p. 42. ISBN 1-56458-295-7.
  • IUCN (2009)Red List category changes 2009 Red List category changes (Excel). Red List. Alirita 16 Jul 2009.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Suda giganta petrelo: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Suda giganta petrelo (Macronectes giganteus), konata ankaŭ kiel Antarkta giganta petrelo, Giganta fulmaro, aŭ Haladzulo, estas granda marbirdo de la sudaj oceanoj. Ties distribuado ege koincidas kun la simila Norda giganta petrelo, kvankam ĝi ĝenerale estas centrata iome pli sude. Plenkreskuloj de la du specioj povas esti separataj laŭ la koloro de ties bekopinto: nome verdeca ĉe la Suda kaj ruĝeca ĉe la Norda.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO