La Blankapuga mutuo aŭ malpli precize Nigra mutuo, ĉar preskaŭ ĉiu samgenrano estas nigra, kvankam ankaŭ aliaj estas blangapugaj (Crax alector), estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn, mutuojn, ktp., kaj estas parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed tiu loĝas en Ameriko.
Tiu specio troviĝantas en humidaj arbaroj en norda Sudameriko en orienta Kolombio, suda kaj orienta Venezuelo, Gujanoj kaj plej norda Brazilo ĝis 1.500 m.s.m.
Ĝi estas la nura mutuo de la genro Crax kies masklo kaj ino ne povas esti distingitaj pro la plumaro (ne estas seksa duformismo), ĉar ambaŭ estas esence nigraj kun blanka kloakareo (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo), kaj havas flavajn (orienta parto de ties teritorio) aŭ oranĝecruĝajn (okcidenta parto de ties teritorio) vaksaĵon kaj bazon de griza beko. Kiel aliaj samgenranoj havas krispan kreston de nigraj plumoj kurbaj antaŭen. Tiu specio estas averaĝe 92 cm longa. La kruroj estas bluecgrizaj.[1]
Estas du agnoskitaj subspecioj: