dcsimg

Pinparulio ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Pinparulio, Dendroica pinus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.

Aspekto

 src=
ino

Tiuj birdoj havas blankajn ventrojn, du blankajn flugilstriojn, malhelajn krurojn kaj fajnan relative longan pintakran bekon; ili havas flavecajn superokulajn striojn kaj ĉefe okulringojn. Masklaj plenkreskuloj havas olivecajn suprajn partojn kaj tre brilflavajn gorĝojn kaj brustojn; inoj kaj nematuruloj montras suprajn partojn olivecbrunajn. Ties gorĝoj kaj brustoj estas pli palaj.

La kanto de tiu birdo estas muzikeca trilado. Ties alvokoj estas trenataj notoj ĉip.

Disvastiĝo

 src=
Nur reproduktejoj (flave), tutan jaron (verde), vintrejoj (blue)

Ties reproduktaj biotopoj estas malfermaj arbaroj de pino (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo) en orienta Nordameriko. Tiuj nearktisaj birdoj estas loĝantaj birdoj en suda Florido. Kelkaj el ili, tamen, migras en nordorientan Meksikon kaj insulojn de Karibio. La unua vidaĵo de Sudameriko estis vaganta vintranta ino ĉe Vista Nieve, Kolombio, la 20an de novembro 2002; tiu birdo estis manĝante kiel parto de miksita kunmanĝantaro kiu inkludis ankaŭ vintrantajn ekzemplerojn de Oranĝgorĝa parulio kaj de Migra vermivoro[1].

Kutimaro

Ili manĝas malrapide ĉe arbotrunkoj kaj branĉoj per enmeto de siaj bekoj en la strobiloj. Tiuj birdoj trovas manĝon ankaŭ per serĉado surgrunde. Tiuj birdoj manĝas ĉefe insektojn, semojn kaj berojn.

Ties nestoj estas profundaj kaj malfermaj tasoj, kiuj situas ĉe la fono de arbobranĉo. Pinparulioj preferas nestumi en pinoj, kaj de tie ilia nomo.

Notoj

  1. Strewe & Navarro (2004)

Referencoj

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Pinparulio: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Pinparulio, Dendroica pinus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO