dcsimg

Rozacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Rozacoj (Rosaceae[1]) estas planta familio el la dukotiledonaj plantoj, el ordo rozaloj (Rosales), kun 100-120 genroj kaj 3-4000 specioj. Al ĝi apartenas ekzemple rozo, pomarbo, pirarbo, prunujo, fragujo k.a..

La specioj estas falfoliaj aŭ ĉiamverdaj arboj, arbustoj aŭ plurjaraj herboj.

Karakterizaĵoj

La folioj staras ĉiam dise, kun stipulo. Ili ne havas endospermiojn, nombro de sepaloj kaj petaloj estas same 5. Ĉe tiuj plantoj elformiĝis la kvinronda, kvinnombra (po rondoj) floro. La floroj staras malofte sola, plej ofte grupiĝas en diversaj infloreskoj. La floro estas duseksa, kun aktinomorfa simetrio, kun insekta polenado.

La nombro de stamenoj estas multa aŭ pluroblo de 5. la ovario staras sube, la fruktoj estas foliklo, akeno, drupo aŭ ŝajnfruktoj.

Taksonoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Rozacoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Rozacoj (Rosaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj plantoj, el ordo rozaloj (Rosales), kun 100-120 genroj kaj 3-4000 specioj. Al ĝi apartenas ekzemple rozo, pomarbo, pirarbo, prunujo, fragujo k.a..

La specioj estas falfoliaj aŭ ĉiamverdaj arboj, arbustoj aŭ plurjaraj herboj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO