Lepidopteroj (science Lepidoptera) estas la biologia ordo de papilioj. Larvo de lepidoptero nomatas raŭpo.
Laŭ la nuna scienca stato, la divido de la biologia ordo al precipe dumtage kaj precipe dumnokte flugantaj specioj ne havas klarajn biologiajn kriteriojn, same ne la divido al pli grandaj (latine Macrolepidoptera) kaj pli etaj (Microlepidoptera) lepidopteroj. Tamen por iom pli facila ordigo de la multegaj specioj de la ordo tiuj kategoriigoj daŭre praktike uzatas, kaj kompreneble ankaŭ la tradiciaj vortoj "papilio", "tagopapilio", "noktopapilio" kaj "tineo", multe pli aĝaj ol la moderna biologia taksonomio, en ĉiutaga lingvouzo plu uzatas kaj tial respeguliĝu en vikipedio.
La scienca nomo lepidopteroj (latine lepidopterae) venas el la greka lingvo kaj estas kunmetaĵo el λεπίς lepis ‚skvamo‘ kaj πτερόν pteron ‚flugilo‘. La fakte uzata vorto en la malnovgreka lingvo por papilio estis ψυχή psike, origine uzata por priskribo de "venteto, spiro, animo respektive psiko". La esperanta vorto venas el la latina lingvo, kiu havas ekzakte la saman formon kiel en Esperanto, do papilio, kaj de la latina vorto devenas ankaŭ la franca nomo papillon. En la germana kiel ekzemplo de ĝermana lingvo la vorto papilio estas „Schmetterling“ [Ŝmetaling], dokumentita unuafoje en 1501, kio venas de la orientmezaltgermana vorto Schmetten, por acida laktokremo, de kiu iuj specioj estas aparte altirataj. Superstiĉe papilioj en iuj partoj de Germanlingvio dum la mezepoko eĉ konsideriĝis aliformigoj de sorĉistinoj, kiuj celis ŝteli laktokremon aŭ lakton, pri kio atestas historiaj agrikulturaj nomoj kiel Milchdieb aŭ Molkenstehler - "laktoŝtelulo". La angla vorto butterfly ("butera muŝo" aŭ "butera flugulo") same akcentas la intereson de papilioj pri laktoproduktaĵoj. La germana vorto Schmetterling tamen nur en la dua duono de la 18-a jarcento kutimiĝis en la ĝenerala lingvaĵo: ĝis tiam, ekzemple ankoraŭ en historia biologia verko de Rösel von Rosenhof el 1749, papilioj ankoraŭ nomiĝis „Tagvögel“ ("tagaj birdoj", en moderna germana Tagfalter) aŭ „Nachtvögel“ ("tagaj birdoj", en moderna germana Nachtfalter). En la sudorientaj germanaj dialektoj de Silezio kaj Sudetio, kaj ankaŭ en Svislando, ankaŭ uzatis la formo „Sommervogel“ ("somera birdo", paralele al la dana vorto sommerfugl. La krome en Germanlingvio uazata vorto Falter ne rilatas al "faldado" de la flugiloj, sed venas de la malnovaltgermana vorto fifaltra kaj la anglosaksa fifealde, kio per duobligo de la konsonanto "f" aludis al la tre rapida moviĝo de la papiliaj flugiloj, laŭ sono iom simila alripetiĝanta sono "f". Ankaŭ en la itala vorto farfalla rekoneblas la duobligo de la konsonanto "f".
Lepidopteroj (science Lepidoptera) estas la biologia ordo de papilioj. Larvo de lepidoptero nomatas raŭpo.
Laŭ la nuna scienca stato, la divido de la biologia ordo al precipe dumtage kaj precipe dumnokte flugantaj specioj ne havas klarajn biologiajn kriteriojn, same ne la divido al pli grandaj (latine Macrolepidoptera) kaj pli etaj (Microlepidoptera) lepidopteroj. Tamen por iom pli facila ordigo de la multegaj specioj de la ordo tiuj kategoriigoj daŭre praktike uzatas, kaj kompreneble ankaŭ la tradiciaj vortoj "papilio", "tagopapilio", "noktopapilio" kaj "tineo", multe pli aĝaj ol la moderna biologia taksonomio, en ĉiutaga lingvouzo plu uzatas kaj tial respeguliĝu en vikipedio.
specio Cethosia cyane