Fothergilla (fotergilo, sorĉistin-alno) estas genro de du aŭ tri specioj de florplantoj en la familio Hamamelidacoj, indiĝenaj al maldensaj arbaroj kaj marĉoj de Sudorienta Usono.
Ili estas malalt-kreskantaj deciduaj foliarbustoj kreskantaj ĝis 1 - 3 m de alteco kun lanugaj branĉetoj. En printempo, la bros-similaj floroj estas produktitaj antaŭ la folioj, sur piktigofinaĵoj; ili ne havas iujn ajn petalojn, sed okulfrapan areton de blankaj stamenoj 2-3 cm longaj. La folioj estas alternaj, larĝaj ovoidoj, 4-10 cm longaj kaj 3-8 cm larĝaj, kun krude dentita marĝeno; ili estas konataj por siaj brilaj oranĝaj aŭ ruĝaj falokoloroj. [1]
La genro estis nomita en honoro de John Fothergill (kuracisto).
Fotergiloj estas kultivitaj kiel ornamaj plantoj pro siaj printempaj floroj kaj falfoliara koloro. Ili estas malrapide kreskantaj, malofte superante 1-2 m altaj en kultivado.
Fothergilla (fotergilo, sorĉistin-alno) estas genro de du aŭ tri specioj de florplantoj en la familio Hamamelidacoj, indiĝenaj al maldensaj arbaroj kaj marĉoj de Sudorienta Usono.