La sponguloj de klaso Calcarea —aŭ kalkecaj sponguloj— estas membroj de la besta filumo Porifera.[1] Ili estas la solaj sponguloj, kies minerala skeleto konsistas el kalcia karbonato (CaCO3) spiketoj kristaligitaj en formo de kalcito aŭ aragonito. Ili estas la plej komenca grupo de sponguloj. Nuntempe estas konataj ĉirkaŭ 400 specioj apartenantaj al ĉi tiu filumo.[2][3]
Plej multaj specioj de ĉi tiu klaso apenaŭ atingas 10 cm de longo. Ili estas la nura klaso de sponguloj, kiuj povas prezenti la tri nivelojn de organizo: askonoida, sikonoida kaj leukonoida. La spiketoj malhavas aksajn kanalojn. Ili povas esti unu, du aŭ tri radioj. Ofte, la spiketoj projekciiĝas preter la pinakodermo, donante karakterizan aspekton al la sponguloj.[4]
La kalkecaj sponguloj estas ĉiuj maraj. Kiel ĉiuj sponguloj, ili manĝas filtrante organikajn erojn el la akvo, kiu ĉirkaŭas ilin. Ili estas hermafrodita kaj povas reproduktiĝi sekse aŭ nesekse (per fragmentiĝo). La fekundaj ovoj evoluas ene de la spongulo. La larvoj havas flagelojn kiuj permesas al ili naĝi, sed ilia libera vivo ne daŭras pli ol 2 tagoj.[5]
La kalkecaj sponguloj estas dividitaj en du subklasojn, kiuj diferencas en la tipo de larvo, kaj sep ordojn:
La sponguloj de klaso Calcarea —aŭ kalkecaj sponguloj— estas membroj de la besta filumo Porifera. Ili estas la solaj sponguloj, kies minerala skeleto konsistas el kalcia karbonato (CaCO3) spiketoj kristaligitaj en formo de kalcito aŭ aragonito. Ili estas la plej komenca grupo de sponguloj. Nuntempe estas konataj ĉirkaŭ 400 specioj apartenantaj al ĉi tiu filumo.