La Hajnana pavofazano (Polyplectron katsumatae) estas mezgranda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj. Ĝi estas endanĝerita birdo kiu estas endemia de la insulo de Hajnano, Ĉinio kaj loĝas nenie pli en la mondo. Ĝi estas ege rara.
Tiu birdo estis dumlonge konsiderata subspecio de la Griza pavofazano aŭ Polyplectron bicalcaratum, spite la fakton ke la du specioj apenaŭ havas eĉ surfacajn similaĵojn. La Hajnana pavofazano estas evidente pli malgranda, kaj havas mallongan kreston kaj kolumon (Johnsgard 1986). Beebe (1922) notis diversajn plumardiferencojn inter ambaŭ kaj konsideris ilin separata specio. Ĝi estas neklare kial la subspecia statuso de P. katsumatae restis dum tiom longe, kiam nenia pruvo ekzistis por validi la subspecian statuson.[1] Ŝajne estis kazo de manko de publikita pruvo.
Pro manko de detalaj taksonomiaj studoj, ĉu temas pri vera subspecio (Polyplectron bicalcaratum katsumatae) aŭ plena specio ankoraŭ restas neklara. Sciencistoj uzis molekulajn markilojn, inklude la kompletan genon mitokondrian citokromon b por revalidigi la taksonomion de la Hajnana pavofazano. La rezulto montris filogeografion monofiletikan kaj grandan genetikan distancon inter la Hajnana pavofazano kaj la Griza pavofazano. Sekvencaj diferencoj konfirmis la distingon en specia nivelo inter tiuj du pavofazanoj, kiuj oni supozas ke diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 1.4±0.3 mj, kiam Hajnano separiĝis el la kontinenta Ĉinio. Ankaŭ BLI decidis agnoski la disigon de Polyplectron katsumatae el Polyplectron bicalcaratum.[2]
Pro tre malgranda populacidenseco[3] en tropikaj arbaroj kaj malpliiĝanta populacio, la specio iĝis draste endanĝerita kaj estu konsiderata kiel la plej rara specio en la ordo de Kokoformaj en Ĉinio. Necesas entrepreni konservadan agadon tujtuje por protekti tiun tiom endanĝerita insula endemio.
La Hajnana pavofazano (Polyplectron katsumatae) estas mezgranda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj. Ĝi estas endanĝerita birdo kiu estas endemia de la insulo de Hajnano, Ĉinio kaj loĝas nenie pli en la mondo. Ĝi estas ege rara.