La Malhela tigrardeo (Tigrisoma fasciatum) estas specio de birdo de la familio Ardeedoj kaj genro Tigrisoma nome de striecaj ardeoj.
Ĝi estas indiĝena de Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Meksiko, Panamo, Peruo, kaj Venezuelo, kaj vaganto en Nikaragvo. Ties natura habitato estas riveroj.
Estas tri agnoskataj subspecioj:
Temas pri sepcio ege simila al la samgenra Nudkola tigrardeo, sed sen ties ĉefa karaktero nome nuda gorĝosako, sed tiu ĉi specio havas ankaŭ vertikalan brustocentran bendon sed ne tiom markata kiom ĉe la Nudkola. Krome tiu ĉi havas pli helajn subajn partojn, nigran kronon, flavecan superokulan strion, nigra vertilaj strioj el ĉiu okulo suben, kaj tre fajna nigrablanka strieco en longa kolo kaj ne tiom markate en pli grizbruna dorso. La kruroj estas grizecaj kaj la beko nigreca supre kaj flaveca sube. Dumfluge la flugiloj aspektas plumbogrizaj kun blankaj pintoj.
En 1988 la Malhela tigrardeo estis kategoriita de IUCN kiel Preskaŭ Minacata sed en 2004 ĝi estis rekategoriigita kiel Malplej Zorgiga.
La Malhela tigrardeo (Tigrisoma fasciatum) estas specio de birdo de la familio Ardeedoj kaj genro Tigrisoma nome de striecaj ardeoj.