dcsimg

Komuna karpodako ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La komuna karpodakokarmina karpodako (Carpodacus erythrinus) aŭ eĉ pli maltaŭge Ruĝa pirolo (maltaŭge ĉar piroloj estas malproksimaj kaj malsimilaj al tiu specio) estas birdo de la familio de fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Burrica. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj sur kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi estas la plej disvastiĝanta kaj komuna karpodako (kaj pro tio ĝi nomiĝas tiele foje) de Eŭropo, kien ĝi etendiĝis okcidenten el Azio antaŭ jardekoj: oni konstatis ĝin reproduktanta en Anglio iam. Komunaj karpodakoj reproduktiĝas el la valo de la Danubo, Svedio, kaj Siberio al Beringa Maro; Kaŭkazo, norda Irano kaj Afganio, Pakistano kaj okcidenta Himalajo, Tibeto kaj Ĉinio; al Japanio inter latitudoj 25° kaj 68°. Vintre ili troviĝas el suda Irano al sudorienta Ĉinio, Barato, Birmo kaj Hindoĉinio.

Matura masklo havas brilan rozkarminajn kapon (kun bruna traokula strizono nuance al orelareo), bruston (nuance al blankeca ventro iom punkteca supre) kaj pugon; mallongan fortikan bekon; brunan dorson kaj malhelbrunajn flugilojn kun du ne tre markitaj strioj kaj malhelbruna forkoforma vosto. Inoj kaj junaj maskloj estas pli senkoloraj kun flavecbruna supre, pli brilaj en pugo kaj pli grizaj en kapo; sablokoloraj sube.

Ili troviĝas somere en bordoj de arbustaroj kaj arbaroj ĉe riveroj kaj vintre en ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj, humidejoj laj loke en sekaj kverkarbaroj.

La nesto situas malalte en arbusto; la ino demetas 5 malhelbluajn ovojn kun disaj malhelbrunaj punktoj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Komuna karpodako: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La komuna karpodako aŭ karmina karpodako (Carpodacus erythrinus) aŭ eĉ pli maltaŭge Ruĝa pirolo (maltaŭge ĉar piroloj estas malproksimaj kaj malsimilaj al tiu specio) estas birdo de la familio de fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Burrica. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj sur kapo, brusto, pugo ktp.