Cistacoj (Cistaceae) estas familio de malgrandaj arbustoj aŭ moltigaj plantoj ĉefe en la Mediteraneo (iuj en Sud-Ameriko).
175 specioj en 8 genroj, el kiu la plej gravaj estas
-
cisto (Cistus): daŭrafoliaj arbedoj kun malmultaj, grandaj (5-7 cm), mallonge vivantaj floroj en cumoj ŝosofine. Ili estas subvitre kulturataj. Ovario formiĝas el 5 karpeloj. Vaste konataj specioj estas la kreta cisto (Cistus creticus) kaj ladana cisto (Cistus ladanifer).
-
heliantemo (Helianthemum): malaltaj arbustoj kaj arbedoj, kun duope kontarŭsidantaj folioj kaj kun multaj sentemaj, mallonge daŭraj, en malhela vetero malfermiĝantaj, helkoloraj floroj. Ŝatataj ĝardenplantoj por sunplenaj lokoj.