dcsimg

Robert-geranio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Robert-geranio (Geranium robertianum, sinonimo Robertiella robertiana) estas komuna specio en Eŭropo, Azio kaj Nordafriko.

Priskribo

Ĝi kreskas kiel unujaradujara planto, produktante malgrandajn, rozkolorajn, kvinpetalajn florojn ( proksimume 1 cm je diametro ) ekde aprilo ĝis la aŭtuno. La folioj estas filik-similaj, kaj la tigoj ofte ruĝetaj; la folioj ankaŭ montriĝas ruĝaj ĉe la fino de la florsezono. La planto havas malmulte da radikostrukturo.

Disvastiĝo

Tiu palearktisa specio vegetas ĉe altitudoj ekde marnivelo al 1 500 metroj.

En Britujo ĝi komune troviĝas en heĝoj. Ĝi estis enmetita en multaj mezvarmaj partoj de la mondo, verŝajne kaŭze de sia uzado kiel ornama planto, kiel en la region de Golfo de San-Francisko en Kalifornio. En la subŝtato Vaŝingtonio, ĝi estas konata kiel stinky Bob (fetora Robert) kaj klasifikita kiel fiherbo.

Uzado

 src=
Floro kun abelo.

En tradicia herbokuracado, la Robert-geranio estis utiligata kiel kuracilo por dentodoloro kaj epistakso. Infuzaĵo produktita de la tuta planto, sen la radiko, estis utiligata por ĝia diureziga kaj fortiga efikoj kaj kiel kuracilo por disenterio.

Ĝi ankaŭ estis uzata sur vundoj por kuracado kaj por helpi cikatrigadon, havante kaj antisepsan kaj koagulan efikojn. Ĵus rikoltitaj folioj havas odoron kiu similas bruligitajn pneŭojn se dispremite, kaj se ili estas frotitaj sur la korpo la odoro laŭdire forpuŝus moskitojn.

La farmakoj estas taninoj, spicitaj alkoholaĵoj, kaj volatilaj oleoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Robert-geranio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Robert-geranio (Geranium robertianum, sinonimo Robertiella robertiana) estas komuna specio en Eŭropo, Azio kaj Nordafriko.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO