dcsimg

Mesothelae ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Mesothelae estas subordo de araneuloj (ordo Araneae) kiu inkludas unusolan vivantan familion, nome Lifistiedoj aŭ Liphistiidae, kaj nombrajn formortintajn familiojn. Tiu subordo ŝajne formas la fratan grupon de ĉiuj aliaj vivantaj araneuloj, kaj retenas praularajn karakterojn, kiaj segmentata abdomeno kun teksiloj en la mezo kaj du paroj de libraj pulmoj. Membroj de Lifistiedoj estas mez- al grandaj araneoj kun ok okuloj grupigitaj en tuberkulo. Ili troviĝas nur en Ĉinio, Japanio, kaj Sudorienta Azio.[1]

La Heptateledoj estis iam konsidata propra familio; nuntempe ili estas konsiderata subfamilio de la Lifistiedoj (t.e. kiel Heptatelenoj).

Taksonomio

Reginald Innes Pocock en 1892 estis la unua kiu konstatis ke la esceptaj karakteroj de la genro Liphistius (la nura membro de la grupo tiam konata) signifis ke ĝi estas pli diferenca el la ceteraj araneoj ol ili estas inter si. Laŭe, li proponis dividi araneojn en du subgrupojn, nome Mesothelae por Liphistius, kaj Opisthothelae por ĉiuj aliaj araneoj. La nomoj referencas al la situacio de la teksilaj organoj, kiuj estas en la mezo de la abdomeno en Liphistius kaj pli proksime de la fino ĉe ĉiuj aliaj araneoj.[2] En greka, μέσος (mesos) signifas "mezo",[3] kaj θήλα (thēla) "cico".[4]

Referencoj

  1. Song, D.X.; Zhu, M.S. & Chen, J. (1999). The Spiders of China. Shijiazhuang: Hebei University of Science and Technology Publishing House. ISBN 978-7-5375-1892-5.
  2. Pocock, R.I. (1892). "Liphistius and its bearing upon the classification of spiders". Annals and Magazine of Natural History, series VI. 10: 306–314. doi:10.1080/00222939208677416. Retrieved 2016-02-05. [1] Alirita la 2an de Aprilo 2017.
  3. Liddell, Henry George & Scott, Robert (1889). "μέσος". An Intermediate Greek-English Lexicon. Oxford: Clarendon Press. Alirita 2016-02-05.
  4. Slater, William J. (1969). "θήλα". Lexicon to Pindar. Berlin: De Gruyter. Alirita 2016-02-05.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Mesothelae: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Mesothelae estas subordo de araneuloj (ordo Araneae) kiu inkludas unusolan vivantan familion, nome Lifistiedoj aŭ Liphistiidae, kaj nombrajn formortintajn familiojn. Tiu subordo ŝajne formas la fratan grupon de ĉiuj aliaj vivantaj araneuloj, kaj retenas praularajn karakterojn, kiaj segmentata abdomeno kun teksiloj en la mezo kaj du paroj de libraj pulmoj. Membroj de Lifistiedoj estas mez- al grandaj araneoj kun ok okuloj grupigitaj en tuberkulo. Ili troviĝas nur en Ĉinio, Japanio, kaj Sudorienta Azio.

La Heptateledoj estis iam konsidata propra familio; nuntempe ili estas konsiderata subfamilio de la Lifistiedoj (t.e. kiel Heptatelenoj).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO