dcsimg

Sulfura poliporo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La sulfura poliporo (Laetiporus sulphureus) estas bazidia fungo el familio de poliporacoj, ordo de poliporaloj. Ĝi estas parazita (june) sulfur-flava fungo de vivantaj aŭ formortintaj laŭbaj arboj. Ĝi aperas ofte sur dikaj branĉoj, trunko de la ĉeriveraj arboj, ekz sur saliko, poplo sed eĉ sur kverko, fruktoarboj.

Ĝia korpo havas varian formon, ĝi ĝenerale konsistas el diversformaj, plataj fungokorpoj (unu super la alia), kun diametro ĝis 30–50 cm. La fungoj formas unu grandan kolonion el flavaj aŭ oranĝflavaj, diversgrandaj, ondorandaj fungoj. La kolonioj povas atingi alton de 1 metro kaj pezon de 10 kg. La fungokorpo estas poroza (multpora), la fungokarno estas blanka. La juna fungo havas flavan tuberformon.

Ĝi estas manĝebla fungo, kolektebla somere, kiam la junaj fungoj havas molan korpon.

 src=
Kolonio el pli maljunaj fungoj
 src=
Antaŭpreparite
 src=
Tre juna tuberforma fungo

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO