dcsimg

Nagaa sito ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Nagaa sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Aspekto

Ĝi estas 12.5 al 14 cm longa birdo, kun ĉefe palgrizaj supraj partoj (pli malhelaj kaj pli bluecaj malsupre) kaj ĉefe blankecaj subaj partoj, malhela okulstrio kun nur iome da hela superokula strio. La flankoj estas tre ruĝecbrunaj kio videblas eĉ ripoze kiel tia makulo sub flugiloj. La subvosto estas nigra sed montras horizontalan blankan centran strion. La subpugo estas ruĝecbruna sed montranta ankaŭ blankajn punktojn. La gamboj estas brunaj sed kun nuancoj ĉu verdecaj ĉu de diversaj koloroj.

Disvastiĝo

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Ĉinio (Junano, Siĉuano), nordorienta Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj izolita populacio en Vjetnamo, tio estas en Sudorienta Azio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Estas tri subspecioj.

Nutrado

Oni ne scias multe, sed oni supozas, ke ili manĝas nur insektojn dum la reprodukta sezono kaj ke vintre ili manĝas ankaŭ semojn kaj berojn. Kiel ĉe aliaj sitoj en arboj, sed ankaŭ surgrunde kaj inter rokoj.

Vivmaniero

Ili vivas solaj aŭ en paroj. Por manĝi ili povas kuniĝi al kunmanĝantoj de miksitaj specioj.

Reproduktado

Ili nestas en arbotruoj ĉirkaŭ 10 m supergrunde. Ili foje reduktas la enirejon per koto. Ene estas liteto el arboŝeleroj kaj musko. La ino demetas 2 al 5 blankajn ovojn kun ruĝecaj makuletoj.

Voĉo

Estas iu "ci-ci" aŭ pli ripeta "ĉi-ĉi-ĉi".

Rilatoj

Stato de protektado

Referencoj

Libroj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Nagaa sito: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Nagaa sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO