La borago (Borago) estas genro, kiu botanike apartenas al la boragacoj (Boraginaceae).
La nomo de la genro Borágo devenas de la araba abū 'araq "patro de ŝvito", pro ties kuracoplantaj virtoj.[1]
La specioj estas unujaraj aŭ plurjaraj herboj. La plantoj kutime kreskas rekte. Iliaj folioj estas lancetaj kaj staras je la grundo. Printempe formiĝas rapide disbranĉiĝantaj tigoj kun floroj. La floroj estas stelecaj, purpurbluaj aŭ blankaj.
La plej grava specio de la genro estas Oficina borago (Borago officinalis).
Floroj de oficina borago
Detaloj de la floraro de oficina borago
Floroj de oficina borago