La ŝajna mespilujo aŭ ŝajn-mespiluja sorbuso (Sorbus chamaemespilus) estas sorbuso hejma en la montaroj de centra aŭ suda Eŭropo, ekde Pireneoj oriente tra Alpoj ĝis Karpatoj kaj Balkano, vegetante je altitudoj ĝis 2500 m [1].
Ĝi estas decidua arbedo altante ĝis 2-3 m. La folioj estas spirale aranĝitaj, laŭ formoelipsa-ovala, 3-7 cm longaj, kun akrapinta apekso kaj segildenta rando; ili estas verdaj je ambaŭ flankoj, sen la blanka felteco trovita sur la plej multaj blankaj sorbusoj el la subgenro Aria. La floroj estas rozkoloraj, kun kvin antaŭen pintantaj petaloj kiuj 5-7 mm longas; ili troviĝas en korimboj kun diametro de 3-4 cm. La frukto estas ovala ruĝa sorpo kun diametro de 10-13 mm.[1][2].
Ĝi estas la sola specio en la subgenro Chamaemespilus, diferencigita de aliaj subgenroj de Sorbus per la rozkoloraj (neblankaj) floroj kun la antaŭen pintantaj petaloj (ne plate malfermiĝante)[2].
La ŝajna mespilujo aŭ ŝajn-mespiluja sorbuso (Sorbus chamaemespilus) estas sorbuso hejma en la montaroj de centra aŭ suda Eŭropo, ekde Pireneoj oriente tra Alpoj ĝis Karpatoj kaj Balkano, vegetante je altitudoj ĝis 2500 m .
Ĝi estas decidua arbedo altante ĝis 2-3 m. La folioj estas spirale aranĝitaj, laŭ formoelipsa-ovala, 3-7 cm longaj, kun akrapinta apekso kaj segildenta rando; ili estas verdaj je ambaŭ flankoj, sen la blanka felteco trovita sur la plej multaj blankaj sorbusoj el la subgenro Aria. La floroj estas rozkoloraj, kun kvin antaŭen pintantaj petaloj kiuj 5-7 mm longas; ili troviĝas en korimboj kun diametro de 3-4 cm. La frukto estas ovala ruĝa sorpo kun diametro de 10-13 mm..
Ĝi estas la sola specio en la subgenro Chamaemespilus, diferencigita de aliaj subgenroj de Sorbus per la rozkoloraj (neblankaj) floroj kun la antaŭen pintantaj petaloj (ne plate malfermiĝante).