La Hind-Pacifika botelnaza delfeno aŭ Kurba tursiopo (Tursiops aduncus) estas specio de botelnazaj delfenoj. Tiu delfeno kreskas ĝis 2.6 m longa, kaj pezas ĝis 230 kg.[1] Ili vivas en akvoj ĉirkaŭ Barato, norda Aŭstralio, Suda Ĉinio, la Ruĝa Maro, kaj la orienta marbordo de Afriko.[1] Ties dorso estas malhelgriza kaj ties ventro estas pli helgriza aŭ preskaŭ blanka kun grizaj makuloj.[1]
Ĝis 1998, ĉuj botelnazaj delfenoj estis konsideritaj membroj de unusola specio T. truncatus. Tiujare la Hind-Pacifika botelnaza delfeno estis agnoskita kiel aparta specio.[2][3] La Hind-Pacifika botelnaza delfeno estas ĝenerale pli malgranda ol la ordinara botelnaza delfeno, hsvas proporcie pli longan bekomuzelon, kaj havas punktojn en siaj ventro kaj malsupraj flankoj.[2][4] Ĝi havas pli da dentoj ol la ordinara botelnaza delfeno — 23 al 29 dentoj en ĉiu flanko de ĉiu makzelo kompare kun la 21 al 24 ĉe la ordinara botelnaza delfeno.[4] Kelka pruvaro montras, ke la Hind-Pacifika botelnaza delfeno povus fakte esti pli rilata al kelkaj delfenaj specioj de la genroj Stenella kaj Delphinus, speciale la Stenella frontalis, ol al la ordinara botelnaza delfeno.[2][5]
Multo de malnova kampo-scienca informaro pri la kurba tursiopo kaj pri la ordinara botelnaza delfeno en unusola grupo, kio faras ĝin efektive neutila por determini la strukturajn diferencojn inter ambaŭ specioj. La IUCN listigas la Hind-Pacifikan botelnazan delfenon kiel "DD" (nesufiĉa informaro en sia Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro tiu afero.[6]
La Hind-Pacifika botelnaza delfeno aŭ Kurba tursiopo (Tursiops aduncus) estas specio de botelnazaj delfenoj. Tiu delfeno kreskas ĝis 2.6 m longa, kaj pezas ĝis 230 kg. Ili vivas en akvoj ĉirkaŭ Barato, norda Aŭstralio, Suda Ĉinio, la Ruĝa Maro, kaj la orienta marbordo de Afriko. Ties dorso estas malhelgriza kaj ties ventro estas pli helgriza aŭ preskaŭ blanka kun grizaj makuloj.
Ĝis 1998, ĉuj botelnazaj delfenoj estis konsideritaj membroj de unusola specio T. truncatus. Tiujare la Hind-Pacifika botelnaza delfeno estis agnoskita kiel aparta specio. La Hind-Pacifika botelnaza delfeno estas ĝenerale pli malgranda ol la ordinara botelnaza delfeno, hsvas proporcie pli longan bekomuzelon, kaj havas punktojn en siaj ventro kaj malsupraj flankoj. Ĝi havas pli da dentoj ol la ordinara botelnaza delfeno — 23 al 29 dentoj en ĉiu flanko de ĉiu makzelo kompare kun la 21 al 24 ĉe la ordinara botelnaza delfeno. Kelka pruvaro montras, ke la Hind-Pacifika botelnaza delfeno povus fakte esti pli rilata al kelkaj delfenaj specioj de la genroj Stenella kaj Delphinus, speciale la Stenella frontalis, ol al la ordinara botelnaza delfeno.
Multo de malnova kampo-scienca informaro pri la kurba tursiopo kaj pri la ordinara botelnaza delfeno en unusola grupo, kio faras ĝin efektive neutila por determini la strukturajn diferencojn inter ambaŭ specioj. La IUCN listigas la Hind-Pacifikan botelnazan delfenon kiel "DD" (nesufiĉa informaro en sia Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro tiu afero.