Diospyros lotus, lotuspruno, daktilpruno aŭ laŭ NPIV lotusdiospiro estas plantospecio el la genro diospiro. Ĝi apartenis al la familio ebenacoj. Ĝia hejmo estas orienta kaj okcidenta Ĉinio kaj kreskas jam ekde la Antiko en la mediteraneaj regionoj.
La lotuspruno estas falfolia arbo, kiu kreskas en sia hejmregion ĝis 30 m kaj atingas trunkdiamatron de 1,3 m [1]. La ekstera arboŝelo estas griz-nigra ĝis griz-bruna. La alternsidaj folioj havas 0,7 ĝis 1,5 cm longan folitigon. La folilimbo estas simpla, elielipsa ĝis oblonga, 5 ĝis 13 cm longa kaj 2,5 ĝis 6 cm larĝa.
Diospyros lotus estas dioika. La maskla floro sidas sur maksimume 6 mm longa flortigo unuope ĝis triope en cumeca floraro. Ili havas kvar ĝis kvin sepalo. La ruĝecaj ĝi malforte flavaj, urnosimilaj petaloj, kun longeco de ĉ. 4 mm. La 16 stamenoj havas mallongajn filamentoj kaj 3 mm langajn anterojn. La preskaŭsentigaj inaj floroj staras unuope. Ili estas maldorte verdaj ĝis ruĝecaj. Ili havas kvar sepalajn pintojn, kiuj ankaŭ estas bone videbla ĉe la matura frukto. La kvar ĝis kvin petaloj estas kunkreskita en 6mm granda urnforma florkrono. Ekzistas ok staminodoj kaj okfaka ovario kun pistilo vorhanden. La kugloformaj, flavaj ayx purpuraj beroj havas diametron de 1 ĝi 2 cm. Ili esta blue farunecaj. La bero estas sufiĉe sengusta. La semoj estas brunaj kaj plataj kaj proksimume 10 mm langaj kaj 6 mm larĝaj. La arboflras de majo ĝis junio kaj la fruktoj estas maturaj en oktobro ĝi novembro.
La arbo ricevis la nomon Diospyros lotus 1753 de Carl von Linné en sia libro Species Plantarum, 2, p. 1057-1058 . Oni povas distingi du variojn:
Plinio la Maljuna jam donis al diversaj plantoj la nomon „lotus“: tri arbecaj, du herbecaj kaj unu tigeca „Lotus“.[3] lia „lotus-arbo“ povus esti la hodiaua Celtis australis L.) aŭ Ziziphus lotus (L.) Lam.) aŭ diospiro. Ĉiuj tri kreskas en Italio. Li precizigas sian eldiron, ke la ligno estas nogra kaaaj tre taŭgas por fari flutojn. Li verŝajne parolis pri la lotusdiaspiro, kies ligno estas simile malhela kiel ebono.
Diospyros lotus, lotuspruno, daktilpruno aŭ laŭ NPIV lotusdiospiro estas plantospecio el la genro diospiro. Ĝi apartenis al la familio ebenacoj. Ĝia hejmo estas orienta kaj okcidenta Ĉinio kaj kreskas jam ekde la Antiko en la mediteraneaj regionoj.