La Flavabrusta ĝangalmuŝkaptulo (Rhinomyias olivaceus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.
Simila al la Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo je tio ke ambaŭ havas, krom la kutimajn brunecajn suprajn partojn kaj la helajn subajn partojn, kiel distingan karakteron la helbrunan aŭ flavecbrunan bruston inter la klare bordita blanka gorĝo kaj la laŭgrade pli blankeca kaj blanka suba ventro. La okulo estas tre rimarkinde granda kaj nigra kaj montras mallarĝan helan okulringon. La beko estas iom hokoforma pinte. La pugo kaj vosto montras iom da ruĝecbruna naunco.
Ĝi troviĝas en Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.