dcsimg

Nananasoj ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La NananasojAnserkrekoj estas grupo de tre malgrandaj "kairinenoj" en la genro de Nettapus kiuj reproduktiĝas en malnovmondaj tropikoj. Ili estas la plej malgrandaj el ĉiuj Anseroformaj. Ĉar la "kairinenoj" estas parafiletika grupo,[1] ili bezonas esti lokigitaj aliloken. La komence akceptita rilataro kun la subfamilio de plaŭdanasoj nome Anasenoj estis pridisputata, kaj ŝajne ili formas stirpon en antikva radiado de akvobirdoj en Gondvano, ene de kiu ili estas de neklara parencaro.[2] Nepriskribita fosilia specio el malfrua Hemfiliano (5.0-4.1 mj) de Jalisco, centra Meksiko, estis identigita el finaĵo de tarsometatarso. Ĝi estas la ununura registro de tiu genro en la Nova Mondo.[3]

Estas tri vivantaj specioj en la genro:

Ties habitatoj estas trankvilaj fluantakvaj lagoj, kie tiuj puraj anasoj manĝas semojn kaj alian vegetaĵaron, ĉefe de nimfeoj.

La Nananasoj havas mallongajn bekojn, rondoformajn kapojn kaj mallongajn krurojn. Ili nestumas en arbotruoj.

Referencoj

  1. (1986) “A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters.”, Auk (Plena teksto) 103 (4), p. 737–754.
  2. (1996) “Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes)”, Australian Journal of Zoology 44 (1), p. 47–58. doi:10.1071/ZO9960047.
  3. (2006) “Early Pliocene to early Pleistocene birds from central Mexico”, Universidad Nacional Autónoma de México, Instituto de Geología and Centro de Geociencias, Publicacion Especial 4, p. 61–71.
  • Madge, Steve; Burn, Hilary. (1987) Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. London: Christopher Helm, p. 190–193. ISBN 0-7470-2201-1.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Nananasoj: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La Nananasoj aŭ Anserkrekoj estas grupo de tre malgrandaj "kairinenoj" en la genro de Nettapus kiuj reproduktiĝas en malnovmondaj tropikoj. Ili estas la plej malgrandaj el ĉiuj Anseroformaj. Ĉar la "kairinenoj" estas parafiletika grupo, ili bezonas esti lokigitaj aliloken. La komence akceptita rilataro kun la subfamilio de plaŭdanasoj nome Anasenoj estis pridisputata, kaj ŝajne ili formas stirpon en antikva radiado de akvobirdoj en Gondvano, ene de kiu ili estas de neklara parencaro. Nepriskribita fosilia specio el malfrua Hemfiliano (5.0-4.1 mj) de Jalisco, centra Meksiko, estis identigita el finaĵo de tarsometatarso. Ĝi estas la ununura registro de tiu genro en la Nova Mondo.

Estas tri vivantaj specioj en la genro:

Aŭstralia nananaso Nettapus pulchellus de norda Aŭstralio kaj suda Novgvineo. Azia nananaso Nettapus coromandelianus de Sudorienta Azio. Afrika nananaso Nettapus auritus de subsahara Afriko.

Ties habitatoj estas trankvilaj fluantakvaj lagoj, kie tiuj puraj anasoj manĝas semojn kaj alian vegetaĵaron, ĉefe de nimfeoj.

La Nananasoj havas mallongajn bekojn, rondoformajn kapojn kaj mallongajn krurojn. Ili nestumas en arbotruoj.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO